Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Okt. 23)

(GMT+08:00) 2015-10-23 16:24:19     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Pluveta kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde prelegis al la brita parlamento. Li diris, ke Ĉinio kaj Britio pli kaj pli multe dependas unu de la alia kaj fariĝas komunumo da komunaj interesoj.

En sia 11-minuta parolado Xi diris, ke li kredas, ke lia kvin-taga ŝtata vizito al Britio, la unua vizito de ĉina ŝtatestro en jardeko, altigos la duflankajn rilatojn al nova nivelo. Li rakontis al la parlamentanoj, ke kvankam lia vizito ĵus komenciĝis, li jam sentis la viglecon de ĉina-britaj rilatoj kaj la profundan amikecon inter la du popoloj.

Li emfazis, ke Ĉinio kaj Britio troviĝas respektive en Azio kaj Eŭropo, tamen delonge la du landoj altiras unu la alian. De post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko estis registritaj pluraj "unuaj" por la interrilatoj. Britio la unua el la okcidentaj landoj agnoskis novan Ĉinion kaj la unua el la membroŝtatoj de EU starigis ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio. Ĝi estas la plej granda eksterlanda negoca centro de juano krom Hongkongo kaj estas la unua membroŝtato de EU, kiu altiras plej multajn ĉinajn studentojn kaj havas plej multajn Konfuceajn Institutojn. Krome, ĝi la unua el la okcidentaj landoj emisiis fiskan obligacion de juano kaj estis unu el la okcidentaj landoj, kiuj plej frue aliĝis al la Azia Infrastruktura Invest-Banko.

Proparolanto de Kremlo Dmitry Peskov merkrede diris, ke marde nokte siria prezidento Bashar Assad faris laborviziton al Moskvo kaj longtempe intertraktis kun sia rusa kolego Vladimir Putin pri la rusa operaco en Sirio. Peskov diris, ke Bashar raportis al Putin la situacion en Sirio kaj venontan planon de la siria armeo. Ili diskutis pri la rusa operaco en Sirio, batalo kontraŭ terorismo kaj la duflankaj rilatoj.

Putin diris en la intertraktado, ke internacia terorismo intencas regi grandan parton de Mez-Oriento, rompi regionan stabilecon kaj estigi malkvieton en multaj landoj. Li rimarkigis, ke ĉirkaŭ 4 000 el la batalantoj kontraŭ la siria registara armeo venas de la iamaj sovetiaj respublikoj, kaj Rusio neniel permesas, ke tiuj homoj aperos en Rusio, akirinte spertojn el batalo.

Bashar dankis Rusion pro ĝia granda helpo. Li diris, ke terorismo estas reala obstaklo sur la vojo al politika solvado de la siria krizo, kaj la rusa agado malebligis la terorisman ekspansiigon en Mez-Oriento.

La filipina Nacia Konsilio por Redukto kaj Traktado de Katastrofaj Riskoj diris merkrede nokte, ke 41 homoj mortis kaj 78 aliaj estis vunditaj pro la tajfuno Koppu en la norda parto de la lando.

Pli ol 260 800 familioj aŭ ĉirkaŭ 1,2 milionoj da homoj estis influitaj de la vetero, kaj ili estis transigitaj al la centroj de evakuado aŭ restis ekstere.

Elektroprovizo restis interrompita en kvin urboj kaj 86 municipoj, dum du enlandaj flugoj estis nuligitaj. Laŭ la konsilio, kvar urboj kaj 14 municipoj interrompis klasojn ĵaŭde.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto