Vizitu Forumon

Koncerto memorfestas 70an datrevenon de UN

(GMT+08:00) 2015-10-25 16:57:15     Redaktoro:Yu Rongkang

Por festi la 70an datrevenon de la fondo de la Unuiĝintaj Nacioj, la monda organizaĵo okazigis memorfestan koncerton kun la aliĝo de Lang Lang, fama ĉina pianisto, venrede en la Halo de la Ĝenerala Asembleo de UN.

La koncerto estis organizita de la Departemento de Publika Informo de UN kunlabore kun la konstanta misio de Sud-Koreio al UN kaj la Korea Brodkasta Sistemo (KBS).

Ban Ki-moon diris en sia parolado antaŭ la prezentado, ke en la pasintaj jardekoj UN alportis liberecon al miliono da homoj, eliminis koloniismon kaj rasan segregadon, kaj nun packonservantoj kaj humanitaraj helpantoj de UN ankoraŭ laboras ĉe la frontlinio de antaŭgardo kontraŭ konflikto kaj malsanoj.

Ban aldonis, ke la organizaĵo eble ne estas perfekta, tamen por la mondo estus malpli da esperoj sen UN.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto