Vizitu Forumon

Okazas ministra kunveno prepara por Pariza Konferenco

(GMT+08:00) 2015-11-10 15:45:40     Redaktoro:Yu Rongkang

La 21a Klimata Konferenco de UN malfermiĝos en Parizo en la fino de novembro. Dimanĉe en Parizo inaŭguriĝis la tri-taga neoficiala ministra prepara kunveno, kiu celas finiŝi por ke la konferenco atingu novan tutmondan interkonsenton. Reprezentantoj el 70 landoj, inkluzive de pli ol 60 ministroj, ĉeestas la kunvenon.

Dum la kunveno la ĉeestantoj interŝanĝas opiniojn pri ambiciaj celoj, egaleco, kaj konkretaj agoj farendaj antaŭ 2020 en la pariza interkonsento kaj pri la kvar kernaj temoj, inkluzive de financado post 2020.

Franca ministro pri eksterlandaj aferoj Laurent Fabius, prezidanto de la Pariza Konferenco, diris en la malferma ceremonio de la kunveno, ke demandoj pridiskutotaj en la prepara kunveno estas gravaj al la disvolva modelo de ĉiuj landoj en la venontaj jardekoj, kaj ĉiuj partioj devas fari plejeblon por certigi sukceson de la Pariza Konferenco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto