Vizitu Forumon

Ĉina kaj turkmena ŝtatestroj renkontiĝis en Pekino

(GMT+08:00) 2015-11-13 14:32:53     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping intertraktis kun sia turkmena paralelulo Gurbanguly Berdimuhamedov. Ili konsentis altigi la nivelon de duflanka kunlaboro, senĉese riĉigi enhavojn de strategia partnereco inter Ĉinio kaj Turkmenio kaj feliĉigi la du popolojn.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Turkmenio estas proksimaj amikoj kaj fidindaj partneroj, kaj la amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj havas firman politkan kaj socian bazon. Li esperis, ke la du landoj subtenos oftajn kontaktojn inter altranguloj. Li rimarkigis, ke la du landoj havas saman starpunkton pri multaj internaciaj kaj regionaj gravaj demandoj, kaj tio estas enkorpigo de la strategia partnereco inter la du landoj.

Berdimuhamedov diris, ke en la pasintaj jaroj post la starigo de strategia partnereco inter Turkmenio kaj Ĉinio, la du landoj subtenis unu la alian pri gravaj zorgoj kaj stabile iris kunlaboro en multaj kampoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto