Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Nov. 20)

(GMT+08:00) 2015-11-20 15:59:27     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede alvokis grandajn penojn por plibonigi interligon en la azi-pacifika regiono kaj akceli la konstruon de la Azi-Pacifika Liberkomerca Regiono.

Xi faris dum sia parolado en la pintkunveno de ĝeneralaj direktoroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en Manilo, kvar-punktan proponon por ke la regiono stiru la grandan ŝipon de la azi-pacifika ekonomio en ĝusta direkto. Li urĝis ĉiujn membrojn de la organizo fari senlacajn penojn por krei pacan medion favoran al disvolvado. Li aldonis, ke azi-pacifikaj landoj devas respekti unu alian pri elekto de disvolvaj vojoj konformaj al iliaj propraj kondiĉoj kaj solvi diverĝojn per dialogo kaj konsiliĝo. Li ankaŭ esprimis sian fidon, ke la vasta Pacifika Oceano fariĝos ponto de kunlaboro, interligilo de amikeco kaj komuna hejmo de homoj de la tuta azi-pacifika regiono.

Teroristaj atakoj, kiuj okazis en Parizo en nokto de la 13a de novembro, mortigis 129 homojn kaj vundis 352 aliajn. La internacia komunumo forte kondamnis la atakojn kaj funebris pri la viktimoj.

Gvidantoj de la 28 membroŝtatoj de Eŭropa Unio kaj estroj de la tri ĉefaj institucioj de EU publikigis komunan deklaron en la sekva tago, dirante, ke ili estis forte skuitaj de la atakoj kaj sentis funebron pro la viktimoj. Ili asertis, ke la atakoj estis direktitaj al la tuta Eŭropo, kaj la membroŝtatoj de UN kune reagos al terorisma minaco per firma decido kaj ĉiuj necesaj rimedoj.

Brita ĉefministro David Cameron diris en sia deklaro, ke la atakoj estis plej gravaj perfortoj en Francio de post la Dua Mondmilito kaj plej gravaj teroristaj atakoj en Eŭropo en dek jaroj. Li akcentis, ke Britio duobligos penojn kun Francio kaj tutmondaj aliancanoj por elimini venenan ekstremisman ideologion.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde anoncis, ke Ĉinio gastigos la venontjaran pintkunvenon de la Grupo 20 en la orienta urbo Hangzhou, konata por la pitoreska Okcidenta Lago, de la 4a ĝis la 5a de septembro. Xi diris dum sia parolado en labortagmanĝo dum la 10a Pintkunveno de la Grupo 20 en Turkio, ke la venontjara pintkunveno havos la temon "konstrui novigan, viglan, interligitan kaj inkluzivan mondan ekonomion".

Li diris al la gvidantoj, ke la preparado de Ĉinio fokusiĝos al novigo de kreskiga modelo, plibonigo de la tutmonda ekonomia kaj financa administrado, akcelado de internacia komerco kaj investo kaj antaŭenigo de inkluziva kaj interligita disvolvado. Li diris, "Ni devas pliigi la reprezentadon kaj voĉon de la nov-merkataj ekonomioj kaj evoluantaj landoj en la tutmonda regado por plifortigi la kapablojn de la monda ekonomio en rezisto kontraŭ risko." Klarigante la elekton de la temo kaj prioritatoj, Xi rimarkigis, ke kvankam la monda ekonomio iris el krizo, la revigligo restas tre malforta kaj la kresko senforta.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto