|
|
||
s-ro Firdaus Ŝukurov
Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Shanshan. Nun estas la intervjuo al s-ro Firdaus Ŝukurov, prezidanto de Taĝikia Esperanto-Asocio. S-ro Firdaus Ŝukurov loĝas en Dushanbe, ĉefurbo de Taĝikio, lando najbara al Ĉinio. Jam en la jaro 1981 li fondis la unuan Esperanto-kurson en sia lando. En 1983, 1984, 1985, 1987, 2000 li organizis kursojn por instrui Esperanton per ekspres-metodo. En 1985 li organizis Mezazian E-tendaron en montaro apud Dushanbe. Karaj aŭskultantoj, plidetalaj informoj troviĝos en la intervjuo. Bonvole ĝuu!
Kunveno de Taĝikia Esperanto-Asocio
(La intervjuo)
Karaj aŭskultantoj, ĉu s-ro Firdaus Ŝukurov, esperantisto de Taĝikio ofte aŭskultas Esperanto-elsendon de nia Ĉina Radio Internacia? Kiu estas lia plej ŝatata programero kaj ĉu li havas bonajn proponojn aŭ sugestojn al nia Esperanto-elsendo? Karaj aŭskultantoj, pli enhavoriĉa programero troviĝos en venonta semajno. Ĝis la venonta semajno!
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |