Vizitu Forumon

La dua parto de la intervjuo al s-ro Firdaus Ŝukurov, prezidanto de Asocio de esperantistoj de Taĝikio

(GMT+08:00) 2009-06-29 18:10:26

 

S-ro Firdaus Ŝukurov

Bonan tagon, karaj aŭskultantoj! Shanshan ĉi-tie elkore salutas vin. Nun vi aŭskultas la duan parton de la intervjuo al s-ro Firdaus Ŝukurov, prezidanto de Asocio de Esperantistoj de Taĝikio.

Unue, mi volas esprimi pardonon al s-ro Ŝukurov pro tio, ke la lasta semajne, en la unua parto de la intervjuo, mi misskribis kaj legis "Asocion de Esperantistoj de Taĝikio" kiel "Taĝikia Esperanto-Asocio". S-ro Firdaus Ŝukurov skribe demandis min, kaj mi iom hontas pro tio. Pardonon refoje s-ro Firdaus Ŝukurov !

Firdaus kaj Dina kun lernantoj

Do, lasta semajne, en la unua parto de la intervjuo ni jam konigis, ke s-ro Firdaus Ŝukurov loĝas en Dushanbe, ĉefurbo de Taĝikio, lando najbara al Ĉinio. Jam en la jaro 1981 li fondis la unuan Esperanto-kurson en sia lando. Hodiaŭ li detale rakontos al ni pri si kaj nia Esperanto-Elsendo de Ĉina Radio Internacia. Li ankaŭ prezentis iujn proponojn pri la horaro de nia elsendo, kontaktajn metodojn inter niaj esperantistaj aŭskutantoj kaj tiel plu.

Karaj aŭskultantoj, bonan aŭdeblecon al vi ĉiuj!

(la intervjuo)

Karaj amikoj! Ĉu ekzistas interesaj aferoj ĉe vi? Ĉu vi volas prezenti vin mem al niaj aŭskultantoj? Ĉu vi estas iom ĉagrenita aŭ ĝoja kaj volas dividi vian senton kun aliaj? Ĉu vi havas novaĵojn pri Esperanto (ekz. vi faris Esperanto-filmon, malfermis Esperanto-kurson, aŭ bakis novan esperantiston, ktp)? Ĉu vi interesiĝas pri ĉinaj kulturo aŭ kurantaj aferoj kaj volas detale koni ilin? Ĉiuj temoj estas taŭgaj kaj bonvenaj. Se vi volus interbabili, bonvole leteru al mi laŭ jena ret-adreso: eufonia@saluton.net  kaj lasu vian telefonnumeron al mi. Poste, mi telefone faros intervjuon (precipe interbabilon) al vi!

Karaj aŭskultantoj, ĝis la venont-foja programero!

lago Alloudino

Jen estas la ret-adreso de s-ro Firdaus Ŝukurov, se vi volus, kontaktu lin! komintel@yandex.ru

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto