Vizitu Forumon

Ĉarmega voĉprezento de s-ro Renaud Hetmanek, parolisto de Departemento pri Esperanto de Radio Rio Jhanejro

(GMT+08:00) 2009-06-29 18:11:23

Saluton karaj aŭskultantoj, ĉi-tie parolas Shanshan, Eŭfonia. Antaŭ nelonge mi ricevis leteron mi ricevis leteron de nia malnova aŭskultanto Fabiano Henrique el Rio Jehanejo, Brazilo. Akompanante kun la retetero, troviĝas iun son-dokumento kun ĉarmega voĉprezentado. Nun ni povas trovi la klarigon de la sondokumento per lia letero.

(letero de Fabiano Henrique)

Karaj aŭskultantoj, bonvole sekvu min kaj kune aprecu la ĉarmegan legadon de la teksto "Preĝo por la paco de la mondo", legota de Renaud Hetmanek, parolisto de Departemento pri Esperanto de Radio Rio Jhanejro.

(Jen la teksto)

Preĝo por la paco de la mondo

Sinjoro! Ni scias pri nia nepotenco antaŭ malamo kaj venĝo, kiuj faras bombojn kaj armilas krimajn manojn.

Sed ni kredas vian superan justecon kiu superregas la tutan universon, garantiante al Via tuta kreitaĵaro la dignon kaj rajton vivi.

Sinjoro! Ni komprenas nian fragilecon antaŭ tiom da perforto, kiu verŝas la sangon de sendefendaj infanoj kaj virinoj, dissemante la morton kaj teruron.

Sed ni kredas la grandiozecon de Via senfina kompato, determinanta ke la vivo daŭru fekundigante uterojn, loĝatigante la teron per la naiva rideto de la infanoj.

Sinjoro! Ni gape vidas la tutan neon de la mesaĝo de amo starigita de la Milda Galiea Rabeno, vidante kruelecon akrigi murdajn bajonetojn, bombojn detruantajn florkampojn kaj silentigantajn la birdojn de la ĉielo.

Sed ni kredas Vian eternan bonecon, kiu ordonas al la suno kaj pluvo, ke ili igu fekundaj ruinigitajn kaj detruitajn grundojn; al la verdo kolorigi la benatajn kampojn; al la floroj ornami la ĝardenojn; kaj al la birdoj denove kanti tra la senfina ĉielo.

Ĉi-tiu preĝo estas petegkrio de nia animo sub la certeco, ke vi aŭdas nin ĉi-momente, ĉar ni scias ke vi kreis la homon por esti feliĉa, ami, brakumi siajn gefratojn, kaj vivi pace!

Ĉar ni kredas, Sinjoro, le Via estis la ordono ke la paco iam regu suverene ĉi tiun mondon, ĉu la homoj volu aŭ ne, kaj ankaŭ ni kredas ke estas Via volo, ke la kanonoj silentiĝu por ĉiam. Ni petegas al Via bonkoreco inspiri la homojn esti veraj fratoj laŭ la standardo de pardono kaj aŭtenta frateco!

Tiel estu, ĉar al Vi apartenas la vivo kaj la povo por ĉiam!

Mi devas diri, ke la voĉo de s-ro Renaud Hetmanek estas ege ĉarma. Do, karaj aŭskultantoj, ĉu ankaŭ vi havas ĉarman voĉon kaj volas prezenti ĝin al esperantistoj tra la tuta mondo? Do, bonvole sendu la son-dokumenton al mi laŭ la jena adreso: eufonia@saluton.net . karaj aŭskuktantoj, nun ni finu ĉi-fojan programeron. Koran dankon pro via aŭskulto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto