Vizitu Forumon

"Ni estas Asorti, muzika grupo el Litovio" (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 18:12:12

 

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Shanshan, nun vi aŭskultas la kanton de la muzika grupo Asorti de Litovio.

Asorti estas familia bando, konsistas el 3 membroj. Ili estas belega patrino Elena, ĝentila patro Edvardas, juna kaj vigla filo Edgar. La grupo Asorti festas ĉi-jare sian 15-jariĝon. Dum la jaroj la muzikistoj aktive reklamis Esperanton kaj ludis en Esperanto-festivaloj, lokaj kaj naciaj kongresoj kaj en Universalaj Kongresoj. En la jaro 2005 la grupo eldonis la KD-on "Lernejaj amikoj", en la jaro 2006 "Kongresa karaokeo", kaj ĉi-jare, la jaro 2007, la KD-on "Kantu Kune". Asorti ankaŭ planas starigi kulturcentron "Espero" en la urbo Visaginas, Litovio.

La patrino Elena kaj la patro Edvardas

Karaj aŭskultantoj, nun bonvole sekvu min kaj kune konu la familian bandon el Litovio ---- Asorti!

La filo Edgar

(la intervjuo)

Karaj aŭskultantoj, la retadreso de Asorti estas jena: asorti3@mail.ru . Karaj aŭskultantoj nun ni finu nian programeron en la kanto de Asorti "Lingvo por ni".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto