Saluton, karaj gesamideanoj! Mi estas Shanshan. Hodiaŭ mi prezentos al vi Shabbir Ahmad Sial el Pakistano. S-ro Shabbir Ahmad Sial estas prezidanto de Pakistana Esperanto-Asocio, kaj estis invitite de Japana Espernato-Instituto por partopreni en la 92-a Jokohama UK. Dum la kongresa periodo en Jokohamo, mi intervjuis lin kaj en la intervjuo li detale rakontis al mi pri la Esperanto-movado en Pakistano.
Do, karaj aŭskultantoj, nun bonvole kune konu s-ron Shabbir Ahmad Sial, prezidanton de Pakistana Esperanto-Asocio.