Vizitu Forumon

Vizito al Esperanto-klubo de Sanyo-a Knabina Mezlernejo de Japanio 

(GMT+08:00) 2009-06-29 18:36:12

La 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, al kiu ĉeestis miloj da esperantistoj el pli ol 60 landoj, kaj en kiu oni interkomunikis per la internacia lingvo Esperanto, vekis atenton de la televida stacio de NHK (Japana Brodkasta Korporacio) en Okayama. Ili venis al la Esperanto-klubo de Sanyo-a Knabina Mezlernejo por fari intervjuon. Estas feliĉe, ke mi trafis la televidan intervjuon.

Raportistoj de televida stacio registris la lecionon, kaj intervjuis la knabinojn rilate al ilia lernado de Esperanto. Poste mi intervjuis per la angla la raportiston. Li nomiĝas Ryuichi Yoshikawa. Karaj aŭskultantoj, bonvole permesu min meti la 2-minitan anglalingvan intervjuon ĉi-tie.

(sono 8 anglalingva intervjuo)

S-ro Ryuichi Yoshikawa diris, ke antaŭe li ne sciis kio estas Esperanto ĝis li informiĝis pri la 92-a UK en Jokohamo kun la ĉeesto de miloj da esperantistoj el pli ol 60 landoj. Li montris grandan intereson pri Esperanto kaj esperas, ke lia raporto vekos atenton de pli multaj homoj fokusi Esperanton.

(sono 9)

Karaj aŭskultantoj, ĵus ni vizitis al la Esperanto-klubo de Sanyo-a Knabina Mezlernejo. Mi estas Shanshan, koran dankon pro via aŭskulto!


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto