Vizitu Forumon

Ĉina Esperantisto Zhu Xin kaj lia vjetnama emocio(foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 18:36:26

 

Zhu Xin, ĉina junulo, 28-jaraĝa esperantisto kun la esperanta nomo Nigra Okulo, nia eksa kolego de la Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia. Laŭdire, dum la kongresa periodo de la 89-a Pekina Universala Kongreso en la jaro 2004, li enamiĝis al iu bela vjetnama esperantistino. Ĝoja tempo ĉiam estas rapide forpasinta. Post la 7-taga kongreso, ili devis disiĝi. Oni diras, ke la Esperanto-nivelo de la vjetnama belulino ne estas tre alta. Do por komuniki kun sia koramikino, Zhu Xin komencis lerni la vjetnaman lingvon. Kvankam niaj koleginoj, inkluzive de mi, de tempo al tempo ŝerce demandis al Zhu Xin pri lia amrakonto dum la 89-a UK, tamen li neniam agnoskis kaj nur ridetis. Kvankam li ne agnoskis pri tio, tamen ni vere rimarkis, ke li ĉiu-tage ege diligente lernas la vjetnaman lingvon. Se li havus tempon, eĉ duonhoron, li ĉiam ĵetis sin en la lernolibron aŭ vortaron de vjetnama lingvo.

Oni scias, ke Ĉina Radio Internacia havas redakciojn de 38 lingvoj, la redakcio de vjetnama lingvo estas unu el ili. Aŭdinte, ke iu junulo de Esperanto-redakcio mem lernis la vjetnaman ligvon, laborantoj de la Vjetnama-redakcio invitis la junulon Zhu Xin por fari intervjuon.

Post kelkaj monatoj, Zhu Xin diris, ke li volas eksoficiĝi kaj studi en Vjetnamio. Kvankam ni ĉiuj estas iom ĉagrenitaj, kvankam ni ne certas ĉu vere ekzistas la amrakonto inter li kaj la vjetnama belulino, tamen ni scias, ke li iros al Vjetnamio por trovi sian propran feliĉn. Ni varme gratulas kaj bondeziras al li.

Nun jam forpasis pli ol unu jaro, do, nuntempe kiel Zhu Xin, Nigra Okulo fartas en Vjetnamio? Antaŭ la Kristnaska Tago de 2007 mi telefone interbabilis kun li.

(sono de telefono + intervjuo)

Dum la babilado, kvankam mi ne menciis la aferon pri lia amo, tamen mi pensas, ke ni ĉiuj povas klare rimarki, ke li vivas ege ĝoja, ĉu ne, karaj aŭskultantoj! Bone, nuntempe, Zhu Xin jam trovis sian feliĉon en Vjetnamio. Do, bonan ŝancon al Zhu Xin, Nigra Okulo kaj lia amo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto