Saluton karaj aŭskultantoj, ĉi-tie parolas Shanshan. Bonvole aŭskultu nian Esperanto-elsendon! En la ĉi-foja programero, aperos iu honora gasto, kiu havas ĉarman voĉon kaj perfekte prononcas Esperanton. Mi pensas, ke plejparto de esperantistoj konas lin, aŭdis pri li aŭ iam aŭskultis lian sonbendon--- "Ĉu vi parolas Esperante". Karaj amikoj, ĉu vi jam divenis, kiu li estas? Ĝuste, estas s-ro Andreo Pettyn, fama eksa parolisto de Pola Radio, instruisto de multaj esperantistoj pere de siaj Esperanto-bendoj, membro de Akademio de Esperanto, la famkonata kaj veterana esperantisto en Esperantujo.
(La intervjuo)
Do, kiom da Universalaj Kongresoj s-ro Andreo Pettyn iam partoprenis? Kial li aĉetis novan televidilon speciale por la Pekinaj Olimpikoj? Do, karaj aŭskultantoj, la respondoj troviĝos en nia venontsemajna programero. Ĝis la venonta semajno!