Vizitu Forumon

(foto)Veterana Esperantisto Humphrey Tonkin el Usono

(GMT+08:00) 2009-06-29 18:12:51

Saluton karaj aŭskultantoj! Shanshan ĉi-tie elkore salutas vin. Hodiaŭ mi prezentos al vi intervjuon al iu famulo en Esperanto-rondo, kiu estas konata ne nur en literaturo kaj oratorado, sed speciale en aŭkcio dum Universalaj Kongresoj. Oni diras, ke li opukas la duan lokon pri la Esperanto parol-arto, nur unu loko malantaŭe ol s-ro Zhao Jianping, direktoro de Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia. Hehe, mi ŝercas! Karaj aŭskultantoj, mi pensas, ke nun vi certe jam diveras kiu li estas. Ĝuste, s-ro Humphrey Tonkin el Usono, prezidanto de UEA dum la jaroj de 1974 ĝis 1980, kaj de la jaro 1986 ĝis 1989.

Kiam mi, la freŝa esperantisto intervjuis lin, la veteranan esperantiston, mi estis tre streĉata kaj ĉiam timis, ke mi eble misparolos kaj faros erarojn. Tamen feliĉe la intervjuo estis sukcesa kaj s-ro Humphrey Tonkin multe kuraĝigis min. Do, karaj amikoj nun ni komencu la intervjuon kaj bonvole ĝuu!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto