Vizitu Forumon

Olimpika vizito de Rogener kaj Olga

(GMT+08:00) 2009-06-29 18:38:22

 

 

  Rogener estas brazila esperantisto, Olga estas la hispana. Ilia ĉi-foja vizito al Ĉinio speciale por rigardi olimpikajn ludojn. Rogener estas reprezentato de BEJO, Brazila Esperanto-Junulara Organizo.

(sono 1)

Esperantistoj de Pekina Esperanto-Asocio speciale kunvenis por bonvenigi Rogener kaj Olga. La babilado inter ĉinaj kaj eksterlandaj esperantistoj plenas de ĝojeco. Rogener diris, ke iu ĉina vorto, kiun li multfoje aŭdis en la olimpikaj konkursejoj estas "Jiayou". Li do demandis, kio "jiayou" signifas. Pekianj esperantistoj varme respondis.

(sono 2)

La ĉina vorto "jiayou" signifas kuraĝu en Esperanto. En olimpikaj konkursejoj, ĉinaj spektantoj kriis "jiayou" por kuraĝigi sportistojn ĉinajn kaj tutmondaj.

Parolante pri sia impreso al Ĉinio, Rogener diris,

(sono 3)

 

Jen estas Olga, komencanta esperantistino. Ŝi lernas Espernton de Rogener.

(sono 4)

Hieraŭ vespere laŭ la pekina tempo, finiĝis la 29-aj Someraj Olimpikoj en Pekino. La 16 tagoj pasis ege rapide. Dum la olimpika periodo, mi kaj miaj kolegoj, mi kredas, ke multaj homoj de Ĉinio aŭ de eksterlandoj ĉiam zorgas pri diversaj konkursoj kaj koncernaj informoj de la Olimpikoj. Ĉiu-tage mia rigardo senescepte haltis en kanaloj pri Olimpikoj. Nun ĝi tiel rapide finiĝis, ŝajnas, ke mia mondo tuj silentas. Kiam mi malfermas televidon, mi ne scias kiun kanalon mi elektos.

Fakte, tia sento estas iom simila kiam finiĝis Universala Kongreso de Esperanto. Laŭ mia opinio, Olimpikoj similas al la ĉiu-jara UK, homoj kun diversaj nacioj, haltokoloroj kaj religioj tra la tuta mondo venas al iu lando kunportante unu samidealon. Ĉi-tie mi elkore deziras, ke nia Esperanto-movado pli kaj pli prosperiĝos kiel la olimpikaj ludoj. Tial UK povus kunigi kun Olimpikoj kaj partoprenante olimpikajn konkursojn, sportistoj parolos Espernaton.

Karaj aŭskultantoj, nun ni finu la programereton. Mi estas Shanshan, koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto