Vizitu Forumon

Telefona kunveno de familio Corsetti

(GMT+08:00) 2009-06-29 18:39:03

Renato kaj Anna

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Shanshan, nun vi aŭskultas la programeron Leterkesto. Okaze de la novjaro, mi telefone intervjuis gesinjorojn Corsetti kaj iom babilis pri Gabrielo, ilia filo, kiu nun studas en Ĉinio. Fakte antaŭ tiu ĉi telefona intervjuo mi jam sciigis Gabrielo pri tio kaj venigis lin al nia studio. Do, dum mia intervjuo al liaj gepatroj li ja sidis apude kaj atenteme aŭskultis.post iomtempa babilado, mi hazarde bonvenigis Gabrielon saluti al la gepatroj. Gesinjoroj Corsetti estis ege surprizitaj kaj ĝojaj. Laŭ mia scio, tio estas la unuafoja foresto de Gabrielo dum la kristnaska kaj novjaraj tagoj ĉe la familio. Mi pensas, ke eble tio estas la plej bona novjara donaco ne nur al gesinjoroj Corsetti, sed ankaŭ al Gabrielo!

la familio Corsetti

Do, karaj aŭskultantoj, bonvole sekvu min kaj kune ĝuu la ĝojigan babiladon de kvar homoj en diferencaj mondpartoj.

(La intervjuo)

Renato kaj infana Gabrielo kiam li estis 6-8 monata

Laŭ ĉina kulturo, 2009 estas la jaro de bovo. Do, okaze de la bova jaro, Shanshan ĉi-tie elkore deziras al vi ĉiuj, karaj samideanoj tra la tuta mondo, sanon, ĝojon kaj prosperon! Karaj aŭskultantoj, nun ni finu la programeron Leterkesto, koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto