Vizitu Forumon

Esperantisto-poeto Anteo

(GMT+08:00) 2009-06-29 18:43:48

(Anteo)

Anteo, kies ĉina nomo estas Mao Zifu, naskiĝis en la jaro 1963 kaj esperantistiĝis en 1986. Malfeliĉe trafite de trafika akcidento en 1985, li sin dediĉas al Esperanto kaj altiras al si multe da atento kaj laŭdo eĉ de la nuna prezidanto de UEA s-ro Probal Dasgupta pro siaj elstaraj atingoj en E-versado. Antaŭ nelonge, nia raportistino Lina faris intervjuon al li. Nun bonvole aŭskultu!

Lina: Kio estis via profesio antaŭ paraliziĝo pro la trafika akcidento?

Anteo: Antaŭe mi estis vigla sportisto kaj instruisto pri matematiko en Changde-a Informoprojekta Teknika Lernejo. Poste pro la trafika akcidento en la jaro 1985, kiam mi estis nur 22-jaraĝa, mi paraliziĝis kaj nature perdis instruistecon. Nur de tempo al tempo mi instruas lernejanojn en mia hejmo. Ĉio por mi estas nur sonĝo.

Lina: Viaj familianoj donis al vi grandan helpon post la akcidento?

Anteo: Certe! Unue estis miaj gepatroj. Bedaŭrinde antaŭ 2 jaroj mia patrino forpasis. Tuj post ŝia forpaso, mi verkis poemon kaj kontribuis ĝin al franca gazeto "La Kancerkliniko". Nuntempe mi loĝas kune kun miaj plijuna fratino kaj nevino. Sen ili mi ne povus vivi ĝis nun.

Lina: Kiam vi komencis lerni Esperanton?

Anteo: Mi eklernis Esperanton en la jaro 1986, unu jaron post la trafika akcidento. Precize dirite, mi tiutempe memlernis kaj ne havis instruistojn. Mi legis unue lernolibrojn kaj sekve gazetojn kiel "El Popola Ĉinio". Post 4 jaroj, mi fundamente scipovis la lingvon. Fakte mi lernis kaj lernas Esperanton nur por tempo-pasigo, distriĝo kaj amuzo. Esperanto estas mia spirita partnero. Menciindas, ke en la jaro 1997 mi posedis komputilon kaj ekde tiam mi uzas ĉefe la maŝinon anstataŭ skribado.

Lina: Estas bone konate, ke vi estas elita Esperantisto-poeto. Kiam vi ekverkis poemojn?

Anteo: Post fundamenta scipovo de la lingvo, mi ekverkis kaj kontribuis poemojn, recenzojn kaj novelojn al gazetoj. Mi memoras, ke mia unua poemo enhavis nur 8 versojn kaj poste aperis en la gazeto "La Mondo". Vi scias, ke la unua ofte estas la plej grava. Mi versis la poemon post kiam mi kaj mia patrino vizitis parkon. Mi poste kontribuis artikolojn al "Penseo", "El Popola Ĉinio", "Monato", "La Gazeto", "La Kancerkliniko", "Fonto" kaj tiel plu. Lastjare mi kontribuis ĉefe al "La Gazeto", "La Kancerkliniko" kaj "Beletra Almanako". Dank' al eksterlandaj redaktoroj, kiuj ofte sendas al mi librojn por recenzi, mi verkas multe da recenzoj.

Lina: Ĉu vi volas ĝui iujn el viaj poemoj kune kun niaj legantoj?

Anteo: Volonte! Do unue la poemon "Hodiaŭ".

apenaŭ mi ellernas kuri,

unu piedo jam staras tombon.

edzino iris al marso,

kune kun niaj idoj.

mioj restas en kvar ĉambroj,

ankoraŭ vako.

inton kaj onton sur pesilo

mi ne povas klare legi;

obskuraj kandeloj nebuligas

la nombron.

for matematikon!

versoj naĝas en cerbumo.

fabriku fifabriku spite.

ilin sendu al

mi mem la dua.

neatingebla la poŝtoficejo.

Anteo: Kaj la dua poemo estas "Aspiro", ĝi temas pri sento al mia antaŭa amikino.

Aspiro

neniam revas

frida somat' per via korpovarmo

sin degeligas el rigido,

kvankam kuŝas vi en mia koro.

flagro de alumeto

estas sufiĉa ja sentigi

al etiola okulparo sunon.

­

neniam sonĝas

marto antaŭtempe morta

per viaj lipoj

trovi fekundan aŭtunon.

guto da roso

povas vigligi velkan koron.

­

ol morte obteni de vi larmon

mi preferas vive ĝui suferadon,

kondiĉe ke vi lasu min sableri

sur viaj pupiloj.

la palpebrumo igos min solide stari dekmil jarojn.

Lina: Bona poemo! Kiujn premiojn vi jam akiris?

Anteo: En la jaro 1995 mi gajnis la premion de UEA "Nova Talento de Belartaj Konkursoj", en 1997 premion "Grabowski" kaj en 1999 premion donitan de Ĉina E-Ligo pro literatura merito.

Lina: Kion Esperanto alportis kaj alportas al vi?

Anteo: Multe! Per Esperanto mi konatiĝis kun multaj amikoj en- kaj ekster-landaj. Ili sin trovas en almenaŭ 10 landoj kiel Francio, Usono, Hispanio kaj Japanio. Ni ofte interleteras kaj malofte interrete parolas pro tempo-diferenco inter ni. Miaj francaj amikoj gesinjoroj Septier unuafoje vizitis min en la jaro 1995 kaj ekde la jaro 2005 ili du ĉiujare vizitas min. Ĉiufoje ili restas en mia urbo Changde almenaŭ unusemajne. Veninte el Francio, ili ofte manĝas kune kun mi en mia ĉambro. Ili kelkfoje portis manĝaĵojn el hotelo al mia ĉambro kaj lastjare portis manĝaĵojn rekte el Francio. Tio estas la unua fojo por mi gustumi eŭropajn manĝaĵojn. La edzino tre ŝatas Ĉinion kaj lernas la ĉinan lingvon en universitato. Menciindaj estas ankaŭ s-ro Xie Yuming (laboranto en E-redakcio de Ĉina Radio Internacia), s-ro Wang Chongfang (veterana esperantisto en Ĉinio), s-ro Shi Chengtai (veterana esperantisto en Ĉinio) kaj s-ro Hu Guozhu (veterana esperantisto en Ĉinio). Ili ĉiuj estas miaj instruistoj kaj mi respektas ilin kiel la plej bonajn esperantistojn eĉ en la tuta mondo. Mi konis Xie Yuming antaŭ 10 jaroj kaj sendis al li ekzempleron de mia poemaro por akiri de li recenzon. Mia alia amiko s-ro Jiang Zuyue (veterana esperantisto en Ĉinio), kiu bedaŭrinde forpasis antaŭ unu jaro, helpis min kaj en Esperanto-lernado kaj en mia vivo. Antaŭe li sendis al mi multe da sonbendoj pri Esperanto. Mi ekaŭskultis sonbendojn ĝuste post konatiĝo kun li. Miaopinie li estas tre talenta esperantisto.

(Anteo kun niaj raportistinoj Lina kaj Gaja)

Lina: En via ĉambro estas multaj libroj. Vi certe estas legema.

Anteo: Fakte ĉi tie estas nur duono de miaj libroj. Mi kaŝis la ceteron en alia granda ĉambro. Mi tre ŝatas legi novelojn, poemojn kaj recenzojn. Efektive fininte bazan lernadon, mi eklegis librojn poeziajn ekzemple "Esperanta Metriko" de s-ro Hu Guozhu kaj "Esperanta Antologio (Poemoj 1887-1984)" de s-ro William Auld. Mi tre ŝatas la romanon "Ruĝdoma Sonĝo". Demandite de redaktoro de franca gazeto pri tio, se mi unusola loĝus en izolita insulo, kiun libron mi ŝatus kunporti, mi respondis: la tri volumojn de "Ruĝdoma Sonĝo". Dum somero, mi ĉiutage legas librojn. Matene mi sidas sur rulseĝo kaj posttagmeze kuŝas en la lito.

Lina: Ĉu vi zorgas pri disvolviĝo de Esperanto?

Anteo: Certe jes. Kvankam ĉirkaŭ mi ne troviĝas homoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto, tamen mi zorgas pri E-movado en Ĉinio kaj eĉ en la tuta mondo. Laŭ mia opinio, multaj E-asocioj en Ĉinio verŝajne ne efektive aktivas sed nur sloganas. Mi esperas, ke ni esperanstistoj unue ellernos bone la lingvon Esperanto; sekve kontaktiĝos kun neesperantistoj.

Lina: Viaopinie ĉu Esperanto havas estontecon?

Anteo: Mi tre kredas. Laŭ mi, nuntempe la angla lingvo estas verŝajne internacia, sed ĝi eble perdos sian potencon kaj ĉefan lokon kun la tempo. Miaj amikoj lernis la anglan lingvon multe da jaroj, sed ili tute ne kapablas verki en la angla lingvo. Efektive Esperanto estas ankaŭ malfacila por ni ĉinoj. Sed kompare kun la angla lingvo, Esperanto estas tre facila. Vidu, lerninte la anglan lingvon pli ol 10 jarojn, mi povas nur legi.

Lina: Vi mem estas talenta esperantisto-poeto. Ĉu vi havas bonajn proponojn kaj konsilojn por tiuj, kiuj volas lerni Esperanton?

Anteo: Unue detale tralegu lernolibrojn, sekve vaste legu materialojn en la interreto kaj trie tralegu vortaron, se vi havus tempon. Mi mem tralegis vortaron trifoje. Tralegi vortaron helpas min mastri ne nur vortojn sed ankaŭ frazojn.

Lina: Ĉu vi opinias, ke Esperanto estas utila por nuntempaj gejunuloj?

Anteo: Almenaŭ mi havas tian opinion. Nuntempe por junuloj necesas komunikado. Iuj junuloj uzas nur Skajpo, QQ kaj tiel plu, kaj ilia tempo bedaŭrinde perdiĝas en ludado. Se ili lernus Esperanton, ili havus bonan metodon pasigi tempon.

Lina: Ĉu vi de tempo al tempo aŭskultas E-elsendon de Ĉina Radio Internacia?

Anteo: Mi komencis aŭskulti vian elsendon antaŭ 10 jaroj kaj nuntempe mi aŭskultas ĉefe en la interreto.

Lina: Ĉu vi havas proponojn pri E-elsendo?

Anteo: Mi opinias, ke via radio devas esti pli vigla pri ĉiuj temoj. Mi esperas, ke via radio fariĝos televido kaj elsendos pli multe da intervjuoj pri esperantistoj aŭ pri neesperantistoj, kaj oni povos elŝuti ilin amase, se via radio metus ilin kune. Intervjuoj interesas certe ne nur min kaj miajn amikojn, sed ankaŭ multajn samideanojn en diversaj landoj. Mi scias, ke multaj amikoj tre ŝatas intervjuojn. Aŭskultinte tiajn intervjuojn, oni povas senti, ke la lingvo Esperanto estas vere viva, vigla kaj lernebla.

Lina: Koran dankon pro via akcepto de nia intervjuo!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto