Vizitu Forumon

Ekfunkcias Pekina E-Centro

(GMT+08:00) 2009-06-29 18:43:58

(Kunfotiĝas 2 laborantoj de E-redakcio de ĈRI kaj kursanoj)

Saluton, karaj aŭskultantoj! Vi nun aŭskultas, ke studentoj de la 1-a kurso de Pekina Esperanto-Centro havas lecionojn. Ili estas studentoj pri angla lingvo kaj komputado en Sciencteknika Instituto en Heilongjiang, provinco en orientnorda Ĉinio. Laŭ plano, ili plentempe lernos Esperanton en la centro 20 tagojn. Antaŭ ĉio, ni konatiĝu kun tiuj studentoj!

Karaj aŭskultantoj, fakte oktobre de 2007, tiuj studentoj komencis lerni Esperanton de s-ino Song Ping, profesoro pri la angla lingvo en la Sciencteknika Instituto.

(Nia raportistino Lina intervjuas studenton nomatan Li Jiying)

Tiuj studentoj venis al Pekino speciale por plue lerni nian lingvon Esperanto. En la 20 tagoj, du pekinaj esperantistoj instruos Esperanton ĉiamaniere pere de Esperanto por ke ili povu laŭeble altigi lingvan nivelon en la mallonga tempo. S-ro Wei Shan estas unu el la du instruistoj. Li ĝoje diris al ni, ke tio estas lia honoro.

Menciindas, ke s-ro An Deshun kontribuas multe por funkciigo de la kurso. Nuntempe li estas respondeculo de Pekina Esperanto-Centro. Aldone dirite, li laboras en komputila kompanio kaj samtempe estas aktiva esperantisto. Post jara preparo, li fine establis la centron novembre de 2008.

(Nia raportistino Lina intervjuas s-inon Song Ping)

Li akcentis, ke la centro ne celas profiton kaj studentoj tute ekonomie vivas ĉi tie.

Estas la revo de s-ro An Deshun, ke pli kaj pli multe da junuloj aliĝu al Esperantujo, tial li strebas kultuvi junajn esperantistojn. Li planas, ke en la venontaj 3 jaroj, li havigos al Esperantujo 500 junajn esperantistojn.

Por realigi la revon, li eĉ havas alian planon.

Karaj aŭskultantoj, ni finu nian raporton pri la 1-a kurso de Pekina Esperanto-Centro. Ĉi tie ni elkore bondeziras, ke tiuj studentoj rapide kaj bone scipovos nian lingvon Esperanto post diligenta lernado. Karaj aŭskultantoj, koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto