Vizitu Forumon

Hura, Pekino! Hura, 2008!

(GMT+08:00) 2009-06-29 18:44:14

Saluton, karaj geamikoj! La inaŭguro de la 29-aj Olimpikoj okazinta en la 8-a de aŭgusto profunde impresas multajn homojn. Ĉu ankaŭ vi estas korskuata de la inaŭguro? "Hura, Pekino! Hura, 2008" estas programero farita de nia redakcio speciale por la inaŭguro. La programeron prezidis Zhao Jianping kaj Shanshan (Z=Zhao Jianping, S=Shanshan). Bonvole aŭskultu!


S: Ĉina Radio Internacia! Karaj aŭskultantoj, mi estas Shanshan.
Z: Kaj mi, Zhao Jianping. Bonvole aŭskultu nian specialan programeron por inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj, kiu solene okazis je la 20-a horo de la 8-a de aŭgusto laŭ la pekina tempo.
S: Jianping, spektante la inaŭguron, mi tute ne povis min deteni de emocio kaj ĝojo. Finfine alvenis la Pekinaj Olimpikoj post tiel longa atendo! Sincere dirite, nuntempe mi ankoraŭ multe emociiĝas. Kion vi opinias pri la inaŭguro?
Z: Samkiel multaj aliaj homoj, ankaŭ mi kaj emocie kaj interese spektis la inaŭguron. Mi tute ne povis imagi al mi kia estos la inaŭguro. Ekster mia atendo, la inaŭguro estis tiel grandioza. Ĝi bele fandis la arton kun la ĉina kulturo kaj perfekte manifestis al la tuta mondo la specialan ĉarmon de nia lando, antikva lando en la oriento.
S: Jianping, kial ni, oportune de la speciala momento, ne konduku niajn aŭskultantojn al famaj vizitindejoj de Pekino kaj ĝuu tiean olimpikan etoson?
Z: Bona ideo! Antaŭ ĉio, mi rekomendas Sanlitun, kie troviĝas amaso da bufedejoj. Mi mem tre ŝatas tiean medion kaj de tempo al tempo drinkas tie. Menciinte ĝin, mi vere volas havigi al mi tason da biero. Tio ja estas bela ĝuo en la somero.
S: Drinkemulo: ) Ni iru!


Z: Shanshan, ne mirige, ke tiel multe da homoj ŝatas ĝin. Ĝi estas vere bona loko por ke geamikoj kuniĝu kaj babilu.
S: Drinkinte en Sanlitun, ni nin konduku al Monda Komerca Strato.
Z: Knabinoj kaj virinoj certe ŝatas la modernan straton, kiu estas titolita "paradizo de butikumado".
S: Prave! Ankaŭ mi kaj miaj geamikoj ofte vizitas la Mondan Komercan Straton, kies moderneco multe allogas nin. Ni nun vizitu la straton, ĉu bone?
Z: Bonege! Mi volonte akompanos vin tien.
******

S: Jianping, parolante pri butikumado, oni ne povas ne mencii Qianmen-Straton. La strato estas fama pro sia antikveco.
Z: Jes. Tie troviĝas multaj butikoj, kie pekinaj tradiciaj metiaĵoj estas aĉeteblaj. Multaj alilandaj turistoj emas viziti la straton.
S: Jianping, ĉu vi scias, ke tramveturilo kun tintilo, kiu pereis antaŭ 50 jaroj, reaperas en Qianmen-Strato.
Z: Ĉu vere? Mi aŭdis tion nur de pliaĝuloj sed neniam propraokule vidis tian tramveturilon.
S: La reapero ĝojigas ankaŭ pekinajn maljunulojn. Hodiaŭ lasu min konduki vin tien. Tie vi povas propraokule vidi tramveturilon.

******

Z: Shanshan, ĉu vi scias, ke Pekino instalis multajn senbarajn instalaĵojn en famaj vizitindejoj kia la Imperiestra Palaco.
S: Jes. Tio certe estos tre utila dum la Pekinaj Olimpikoj precipe dum la Pekinaj Paralimpikoj.
Z: Ĉi tie ni havas bonan novaĵon: nuntempe oni povas uzi kunporteblan elektronikan ĉiĉeronon Esperanto-lingvan en la Imperiestra Palaco.
S: Bonege! Mi certe uzos la E-lingvan ĉiĉeronon en la venontfoja vizito al la Imperiestra Palaco.
Z: Kial ne nun? Iru!


S: Karaj aŭskultantoj, ĵus ni kondukis vin al kelkaj famaj vizitindejoj ekzemple Sanlitun, Monda Komerca Strato, Qianmen-Strato kaj la Imperiestra Palaco. Ĉu tiuj lokoj plaĉas ankaŭ al vi?
Z: Se vi planas vojaĝi al Pekino, ni proponas al vi viziti la ĵus menciitajn lokojn, kie oni povas gustumi bongustaĵojn, drinki diversspecajn bierojn kaj sperti kaj antikvecon kaj modernecon de Pekino.
S: Ĉi tie mi volas rekomendi "Olimpikajn Familiojn" al tiuj, kiuj alvenas al Pekino dum la olimpikoj.
Z: Shanshan, kio estas "Olimpika Familio" ?
S: "Olimpikaj Familioj" liveras komfortan loĝadon relative malaltprezan al alilandaj turistoj. Alilandanoj povas proksimiĝi al pekinaj ordinaraj familioj kaj sperti la ĉiutagan vivon de pekinanoj en tiuj "Olimpikaj Familioj".
Z: Bonege! Mi kredas, ke tio estas varme bonvenigata.
S: Prave! Peter kaj Simona el Germanio estas ekzemplo. Nun ni kune vizitu la olimpikan familion ĉe kiu Peter kaj Simona loĝas!


Z: Shanshan, ĉu vi rimarkas, ke multege da ĉinaj geamatoj geedziĝis en la 8-a de aŭgusto?
S: Jes. Tio estas ne nur pro la inaŭguro de la olimpikoj sed ankaŭ pro la feliĉa cifero 8.
Z: Ankaŭ sinjorino Chen Han edziniĝis en tiu tago.

******

S:Jianping, ĉu vi aŭdis pri olimpikaj beboj?
Z: Certe. Tiuj, kiuj naskiĝis aŭ naskiĝos en la jaro 2008, estas titolitaj "olimpikaj beboj". Lastajn tagojn en hospitaloj la plej gajaj estas tiuj, kiuj baldaŭ naskos sian bebon en aŭgusto. Kaj Zou Haoran estas unu el ili.


Z: Spektante la olimpikojn, ni devas danki tiujn, kiuj faris aŭ faras kontribuon al la olimpikoj, ekzemple olimpikajn volontulojn kaj tiel plu.
S: Prave! Ni elkore dankas ankaŭ tiujn, kiuj diversmaniere subtenas la Pekinajn Olimpikojn. Koran dankon!
Z: Tempo ĉiam tiel rapide flugas! Karaj aŭskultantoj, ni finu la hodiaŭan specialan programeron en bondeziroj de tutmondaj esperantistoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto