Vizitu Forumon

Fermiĝo de la 5-a E-Kongreso de Nordorienta Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-06-29 18:52:06

(Aktiva subskribo sur rul-pentraĵo por celebri 100-jariĝon de UEA)

Saluton, karaj aŭskultantoj. Antaŭ nelonge, ni elsendis raporton pri inaŭguro de la 5-a E-Kongreso de Nordorienta Ĉinio.

Nun bonvole aŭskultu detalan raporton pri fermiĝo de la kongreso.

Antaŭ ĉio, estrino de Heilongjiang-a Sciencteknika Instituto, kiu liveris senpagan kongresejon, la unua parolis.

"Saluton, karaj geamikoj! Bonvenon al nia instituto kaj al la 5-a E-Kongreso de Nordorienta Ĉinio. Ni kuniĝas ĉi tie el diversaj lokoj ĝuste pro Esperanto. Esperanto estas utila por amikeca interkomunikado. Samkiel la Pekinaj Olimpikoj en 2008, la kongreso utilas ankaŭ por paco. La kongreso ankaŭ akcelas disvolviĝon de E-movado. Mi gratulas plenan sukceson de la kongreso kaj deziras prosperiĝon de E-Movado. Mi ankaŭ dankas tiujn, kiuj faris malegonisman kontribuon al la kongreso."

(Partoprenantoj aktive fotiĝas)

Menciinde, la kongreso estas financita tute de esperantistoj mem. En la fermiĝo, oni publikigis konkretan sumon de la kongreso: la enspezo de la kongreso atingis 9 139 juanojn de renminbi kaj la sumo de elspezo estas 9 639 juanoj.

Sciinte, ke la elspezo estas pli multa ol la enspezo, iu kongresano ĉeloke kontribuis 500 juanojn.

Poste, kongresa rezolucio estis anoncita.

(Partoprenantoj aktive fotiĝas)

Fine, flago de E-Kongreso de Nordorienta Ĉinio estis transdonita al delegito de Liaoning-a E-Asocio, kiu okazigos la 6-an E-Kongreson de Nordorienta Ĉinio. Delegito de la venonta okazigonto diris:

Menciinde, ke s-ro Jiang Limin, ĝenerala sekretario de Ĉina E-Ligo, iniciatis monkontribuon por tiuj, kiuj estas plagitaj de tertremo okazinta en Wenchuan, gubernio de ĉina provinco Sichuan. Ĉu vi povas vin imagi, ke tiel multaj kongresanoj tuj ĉirkaŭis la iniciatinton kaj sinsekve monkontribuis? Laŭ informo, la kolektita sumo je kelkmil juanoj de renminbi estos transdonita al plagitoj en tertremo pere de la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj. Tio estas kortuŝa, ke post foriro de la iniciatinto, rusa esperantistino persistis monkontribui 1 500 rublojn.

Karaj aŭsukulantoj, finiĝas raporto pri fermiĝo de la 5-a E-Kongreso de Nordorienta Ĉinio. Se vi havas vortojn pri aŭ por programero "Esperanto en Marŝo", bonvole leteru al Lina laŭ la retadreso: lina68@tom.com lina68@tom.com Koran dankon pro via aŭskulto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto