Vizitu Forumon

Inaŭguro de 5-a E-Kongreso de Nordorienta Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-06-29 18:52:10

(S-ro Zhao Jianping)

Saluton, karaj aŭskultantoj! Matene de la 17-a de majo inaŭguriĝis en Harbino la 5-a E-Kongreso de Nordorienta Ĉinio kun la ĉeftemo "Per Esperanto Servi konstruadon de la Harmonia Socio de Ĉinio". Al la kongreso ĉeestis sume preskaŭ 170 esperantistoj el Ĉinio, Rusio kaj Korea Respubliko. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton pri inaŭguro de la kongreso.!

S-ro Shi Chengtai, prezidanto de E-Asocio de Heilongjiang, ĉina nordorienta provinco, prezidis la inaŭguron.

(S-ro Lee Jung-Kee)

Ĉi tie ni laŭvice faru konigon pri iuj gravaj ĉeestantoj. Inter ili estas s-ro Jiang Limin, ĝenerala sekretario de Ĉina E-Ligo, s-ro Zhao Dongwei, gvidanto de Federacio de Sociaj Sciencoj de Heilongjiang, s-ro Liu Yingzhen, harbina magistratano, s-ro Zhao Jianping, direktoro de E-Redakcio de Ĉina Radio Internacia, s-ro Lee Jung-Kee, prezidanto de Komisiono de Azia E-Movado kaj s-ro Alexander B. Titajev, respondeculo de Vladivostoka E-Klubo.

Antaŭ ĉio, ĉeestantoj kantis la himnon "La Espero"

Sekve, gravaj ĉeestantoj laŭvice faris parolon en la inaŭguro kaj s-ro Jiang Limin, ĝenerala sekretario de Ĉina E-Ligo, estis la unua.

(S-ro Alexander B. Titajev kaj s-ro Jiang Limin)

S-ro Zhao Jianping, direktoro de E-Redakcio de Ĉina Radio Internacia, la dua faris parolon.

Menciinde, ke s-ro Zhao Dongwei, gvidanto de Federacio de Sociaj Sciencoj de ĉina provinco Heilongjiang, kaj s-ro Liu Yingzhen, harbina magistratano, alte taksis en parolo rolon de Esperanto en Ĉinio kaj esprimis gratulon al la kongreso.

Post tio, s-ro Li Sen, prezidanto de E-Asocio de Interna Mongolio, faris ĉefteman parolon. Karaj aŭskultantoj, ni elsendos la ĉefteman parolon en la estonteco.

(S-ino Li Renzhi)

S-ro Lee Jung-Kee, prezidanto de Komisiono de Azia E-Movado, invitite parolis en la inaŭguro.

Ankaŭ s-ro Alexander B. Titajev laŭinvite parolis en la inaŭguro.

Delegitoj de diverslokaj E-asocioj aktive gratulis la kongreson kaj s-ino Li Renzhi, prezidanto de Honkong-a E-Asocio, estas unu el ili.

(Vladivostoka E-Klubo)

Ankaŭ iuj lokaj E-Asocioj, pere de partoprenantoj en la kongreso, esprimis gratulon al la kongreso, ekzemple Shandong-a E-Asocio.

Karaj amikoj, en la himno de "La Espero" finiĝas raporto pri inaŭguro de la 5-a E-Kongreso de Nordorienta Ĉinio. Se vi havas informojn pri aliaj E-kongresoj por "Esperanto en Marŝo", bonvole leteru al Lina laŭ la retadreso: lina68@tom.com  refoje lina68@tom.com . Koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto