Vizitu Forumon

Ulrich Lins: Ivo Lapenna meritplena akcelanto de Esperanto

(GMT+08:00) 2009-10-21 21:13:00

(Laboranto de E-redakcio Lina intervjuas Ulrich Lins)

Saluton, karaj amikoj!

En 2009 estas 100-jariĝo de s-ro Ivo Lapenna, la plej grava kaj meritplena akcelanto de la Internacia Lingvo kaj ĝia kulturo depost D-ro L. L. Zamenhof dum preskaŭ 60 jaroj.

Antaŭ ĉio, ni koncize konigu pri s-ro Ivo Lapenna. Estas bone konate, ke li estas multflanke talenta. Vidu, li estas mondfama sciencisto, profesoro pri Internacia Juro, eksperto ĉe la Packonferenco en Parizo, granda verkisto en pluraj lingvoj, eminenta violonĉelisto kaj unu el la plej grandaj humanistoj de la mondo. Rilate al Esperanto, li estas konata kiel "la arkitekto kaj la konstruinto de la moderna Esperanto-Movado", "dum preskaŭ 60 jaroj la plej grava kaj meritplena akcelanto de la Internacia Lingvo kaj ties kulturo depost D-ro L. L. Zamenhof", la iniciatinto kaj kunfondinto de "Centro de Esploro kaj Dokumentado". Li lanĉis grandajn kampanjojn lige kun la Peticio al UN kaj Unesko, kronis inter UEA kaj Unesko per la gravaj konsultaj rilatoj kaj per la fama Rezolucio de Unesko de la 10-a de decembro 1954 en Montevideo. Lige al tiu unika sensacio ĉe Unesko, la plej granda mejloŝtono de la Esperanto-Movado, miloj da artikoloj estis publikigitaj en la monda gazetaro. Post Montevideo ĉiuj gravaj atingoj de la Esperanto-Movado estas sekvo de tiu mejloŝtono. La Esperanto-Movado povas danki al la elstara personeco kaj la multflankaj talentoj de Ivo Lapenna, ke ĝi tiel mirinde sukcesis. I.a. li estis kaj daŭre estas la plej elokventa kaj karisma oratoro de la Esperanto-Movado. Dum 9 jaroj Ivo Lapenna estis ĝenerala sekretario de UEA kaj dum 10 jaroj ĝia prezidanto. Ĝis sia lasta spiro Ivo Lapenna daŭrigis sian laboron por la Internacia Lingvo, Esperanto, same dinamike kaj same energie kiel ĉiam en la spirito de D-ro L.L. Zamenhof.

Okaze de 100-jariĝo de s-ro Ivo Lapenna, Lina, redaktorino de "Esperanto en Marŝo" faris intervjuon al s-ro Ulrich Lins. S-ro Ulrich Lins sufiĉe montris sian talenton en esplorado de Esperanto kaj Esperanto-movado en la libro titolita "La Danĝera Lingvo". Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu la intervjuon!

(intervjuo)

Karaj amikoj, finiĝis la intervjuo. Bonvole sendu rilatajn opiniojn al Lina laŭ la retadreso: lina68@tom.com  refoje lina68@tom.com  Koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto