Vizitu Forumon

Senlaca porinfana E-instruisto Li Weilun

(GMT+08:00) 2009-12-17 17:50:33

(Lina intervjuas s-ron Li Weilun)

Karaj aŭskultantoj, s-ro Li Weilun estas gasto de nia hodiaŭa "Esperantista Salono". Li estas bone konata en Ĉinio pro sia aktiva kaj senlaca instruado por la lingvo Esperanto dum dekoj da jaroj, kaj nature li jam havas sennombrajn lernantojn diversloke.

Fakte li komence lernis la rusan lingvon en la juneco, sed poste pro hazardeco li lernis la lingvon Esperantan.

Scipovante la lingvon Esperantan, li vojaĝis alilanden kaj trovis, ke Esperanto estas lingvo miriga kaj esperantistoj estas amikoj helpemaj.

Profite de Esperanto, li amikiĝis kun multaj alilandaj esperantistoj kaj tenas profundan amikecon kun ili. Jen ekzemplo!

Karaj amikoj, nuntempe la angla lingvo estas tiel potenca, ke gepatroj ĝenerale volas, ke iliaj infanoj lernu nur la anglan. Tial estas malfacile instrui Esperanton al infanoj pro forta opono de gepatroj.

Malgraŭe, s-ro Li Weilun ĉiamaniere persvadis gepatrojn de infanoj pri utileco de la lingvo Esperanta: unue, Esperanto plifaciligas lernadon de aliaj lingvoj precipe de la angla lingvo por infanoj; due, Esperanto havigas al infanoj helpemajn amikojn en la tuta mondo.

Karaj amikoj, s-ro Li Weilun estas sperta instruisto precipe por infanoj. Li estas tiel akomodiĝema kaj afabla, ke infanoj tre ŝatas lin kaj karese nomas lin "Avo Li". En liaj lecionoj ofte aŭdeblas infan-kantoj. Nun li kantas kelkajn.

(Mirinda intervjuas s-ron Li Weilun)

Nuntempe li ĉiam alte atentas eksperimenton en ĉina urbo Taiyuan. Kia eksperimento? Kial la eksperimento interesas lin?

Parolante pri la nuna E-movado en Ĉinio, li opinias:

Menciindas, ke s-ro Li Weilun estas optimisto. Li ĉiam kredas, ke Esperanto venkos, ĉar la homaro bezonas komunan lingvon por faciligi interpopolan komunikadon. Kaj plie li volas oferi ĉion por la fina venko de Esperanto.

Karaj amikoj, ĉu vi scias, ke s-ro Li Weilun havas sufiĉe multajn hobiojn.

Karaj amikoj, koran dankon pro via aŭskulto! Bonvole sendu ĉi-rilatajn mesaĝojn al ni laŭ la retadreso: lina68@tom.com lina68@tom.com

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto