Vizitu Forumon

Sukcese fermiĝis la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto

(GMT+08:00) 2009-12-23 13:13:27

 

De la 4-a ĝis la 6-a de decembro, okazis la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco, orienta Ĉinio, kun la ĉeftemo "Altigu la nivelon de instruado kaj aplikado de Esperanto por servi al konstruado de la harmonia socio". Preskaŭ 400 homoj el diversaj regionoj de Ĉinio kaj ankaŭ esperantistoj el Usono, Hispanio, Francio, Japanio, Irano kaj Mongolio ĉeestis al la kongreso. S-ro Yu Tao, ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo, prezidis la kongreson. S-ro Li Hongjie, estro de El Popola Ĉinio, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo faris resuman paroladon en la ferma ceremonio.

En ĉifoja kongreso oni deklaris nomliston de nova estraro kaj novaj konstantaj komitatanoj de Ĉina Esperanto-Ligo. Prezidanto de ĈEL Chen Haosu, vicprezidantoj estas Guo Xiaoyong, Li Hongjie, Yu Tao, Shi Qiuqiu, Huang Zecun kaj Zhao Jianping.

Dum la kongreso, estas kunsidoj pri E-komercado, diskonigo de la 6-a Azia Kongreso de Esperanto, legantoj de El Popola Ĉinio kaj aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia, demonstra E-kurso tra videofrekvenco sur interreto kaj tiel plu.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto