Vizitu Forumon

Osmo Buller gratulas 45-jariĝon de E-elsendo de ĈRI

(GMT+08:00) 2010-02-06 21:32:34

 

Osmo Buller

Karaj aŭskultantoj, la 19-an de decembro 2009 estis 45-jariĝo de Esperanto-elsendo de Ĉina Radio Internacia, kiu komenciĝis en 1964. Okaze de tiu ĉi granda festo, multaj aŭskultantoj kaj veteranaj esperantistoj sendis gratulan mesaĝon al ni, ankaŭ s-ro Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA. Mi do telefonis al li kaj planis surbendigi lian gratulvorton. Tamen ne atendite, la babilado inter s-ro Osmo Buller kaj mi estis ĝoija kaj mi tuj ŝanĝis mian planon kaj decidis fari intervjuon. Karaj amikoj, nun bonvole aprecu!

(la intervjuo)

Pro ne bona signalo de la internacia telefonado, kvalito de la sondokumento ne estas tiel bona. Mi esperas, ke vi kontente ĝuis la intervjuadon. Je la fino de la programereto, mi volas danki s-ron Osmo Buller pro lia afabla kunlaboro kaj esperas intervjui lin ĉeloke en la estonteco! Karaj amikoj, nun ni finu la programereton. Mi estas Shanshan, dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto