Vizitu Forumon

Dieter Rooke el Svislando vizitis Ĉinion

(GMT+08:00) 2010-06-25 20:31:36

 

s-ro Wang Minhao, s-ro Dieter Rooke, s-ino Liu Jun kaj s-ro Han Zuwu vizitas lernejon en Anhui

Saluton, karaj geamikoj! Mi estas Shanshan. Laŭ mi, Svislando estas pitoreska lando. Lazura ĉielo, verda herpodapiŝo, la monto Alpoj, blanka kruco kaj aliaj signoj ĉiam ligas min pentri la landon en mia cerbo. Antaŭ nelonge, nia Esperanto-redakcio ja bonveniĝis iun esperantiston el Svislando, s-ron Dieter Rooke. Jen li venas!

(la intervjuo)

S-ro Dieter Rooke diris, ke li ne nur vojaĝis al Pekino, Ŝanhajo, Tianjin kaj Nankino, sed ankaŭ vizitis iujn impresodonajn lokojn, ekzemple Jianqiao-Anglalingvan Lernejon, Changjiang-Mezlernejon, kaj la 1-an Mezlernejon en Wangjiang, urbo de Anhui-provinco, meza Ĉinio, interparolis kun gvidantoj kaj instruistoj tie, babilis kun lernejanoj kaj partoprenis en semestra inaŭguro de iu lernejo. Li spertis lokajn produktaĵojn, kulturon kaj ekonomian disvolviĝon en fabrikoj, vendejoj kaj entreprenoj en urboj Huaining, Qianshan, Anguang kaj aliaj lokoj.

s-ro Dieter Rooke babilas kun lernantoj

La kolorriĉa vojaĝo de Dieter Rooke dependas de helpo de multaj varmkoraj ĉinaj esperantistoj. Ĉi tie per nia programero li volas esprimi dankon al tiuj karaj gesamideanoj jenaj: s-ro Wang Minhao de Ŝanhajo, profesorino Cui Jianhua de Nankino, s-ro Wang Bin de Anhui-provinco, speciale al s-ro Han Zuwu kaj s-rino Liu Jun el municipo Tianjin, kiuj tutvojaĝe gvidis kaj akompanis lin.

 s-ro Dieter Rooke komune fotis kun instruistoj kaj lernantoj en Anhui

Koran dankon al s-ro Dieter Rooke el Svislando, s-ino Liu Jun kaj s-ro Han Zuwu el Tianjin de Ĉinio, viziti nian Esperanto-redakcion. Ĉiuj esperantistoj tutmondaj estas varme bonvenaj viziti Ĉinan Radion Internacian! Karaj amikoj, nun ni finu la hodiaŭan programeron. Mi estas Shanshan, koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto