Vizitu Forumon

Kio ĝenas la evoluon de Vinilkosmo?

(GMT+08:00) 2010-12-10 16:17:43

(Flo tenas novan diskon)

(A:shanshan B: Xiaosong)

A: Karaj amikoj, vi nun aŭskultas Esperanto-elsendon de Ĉina Radio Internacia. Mi estas Shanshan.

B: Kaj mi Xiaosong.

A: Hodiaŭ mi kaj Xiaosong iomete babilu pri Vinilkosmo.

B: Kredeble, ni ĉiuj scias Vinilkosmo. Ni ofte elsendas kantojn kontribuitajn de Vinilkosmo.

A: Vinilkosmo estas disko-eldonejo, produktejo kaj distribuejo speciale por Esperanto-muziko.

(Dum diskoservo)

B: Vinilkosmo rimarkinde sin dediĉas por diskonigi E-muzikan kulturon, muzikbandojn kaj artistojn, kiuj kantas esperante, en la Esperanto-movado, sed ankaŭ ekster la movado.

A: Franca esperantisto Flo estas fondinto de Vinilkosmo. En baldaŭa intervjuo li rakontos, kiamaniere Vinilkosmo prezentu al la publiko nove produktitajn diskojn, kial Vinilkosmo funkciigas mp3-servon en la interreto www.vinilkosmo.com, kaj nuntempe kio ĝenas la evoluon de Vinilkosmo.

B: Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu la telefonan intervjuon fare de Lina al Flo.

(telefona intervjuo)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto