Vizitu Forumon

Kompilo "Esperanto Subgrunde"

(GMT+08:00) 2011-03-23 09:17:43
Dek unu jarojn post ĝia apero, Vinilkosmo kaj La Blua Papilio disponigas por libera aŭskultado la Kompilo "Esperanto Subgrunde".

La projekto Esperanto Subgrunde naskiĝis dank'al la kunlaboro de la du sendependaj eldonejoj Vinilkosmo en Francio kaj La Blua Papilio en Brazilo.

Ĉiuj bandoj kaj kunlaborantoj partoprenis propravole kaj senpage al tiu ĉi kompilaĵo solidarece al la brazila asocio IBCC de São Paulo por la projekto "Libereco", por kiu la profitoj de la vendoj de la KDoj estis dediĉitaj. Tiu asocio helpas la virinojn kun modestaj enspezoj por kuracadi ilian mamkanceron. La grafikaĵoj de la KD-kovrilo, de la banderolo, kaj de la disko estis realigitaj de unu inter ili, Lourdinha Borges, kiu skribis ĉi tion: "Mi dezirus ke tiuj ĉi bildoj fariĝu simboloj de forto kaj espero."

Hodiaŭ la KD estante preskaŭ entute elĉerpita, laŭ komuna decido la muzikistoj de la bandoj kaj la eldonejoj decidis disponigi libere tiun ĉi virtualan reeldonon de la kompilaĵo en 2011 ĉe la cd1d-elŝutejo, kun krome kvar aldonaj trakoj el aliaj diskoj kaj kompilaĵoj.

Esperanto Subgrunde Kompilo elŝutebla laŭ FLAC (senperda formato) kaj MP3 ĉe http://www.cd1d.com/fr/album/esperanto-subgrundekaj aŭskulteblas ĉe Vinilkosmo-Radio: http://www.cd1d.com/radio.php?track=149232-149233-149238-149257

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto