(Muzika duopo Ĵomart kaj Nataŝa)
Karaj amikoj, ĵus ni aprecis kanton "Mia Vivo" de muzika duopo Ĵomart kaj Nataŝa. La duopo kreiĝis en 1985 en Ŝimkento, Kazaĥio. Ili kantas en Esperanto melodian, foje romantikan, muzikon. Ĵomart ludas gitaron kaj kantas, kaj Nataŝa ludas fluton kaj kantas. Ilia muziko stilas kiel popolmuziko kaj popmuziko.
Du malsamaj mondoj inspiris la belsonajn kantojn de Ĵomart kaj Nataŝa. La duopo venas de Kazaĥio, sed loĝas ekde la komenco de la 90-aj jaroj en Stokholmo, Svedio.
1 2 3