Vizitu Forumon

"ESPERANTO KAJ UNESKO: 60 JAROJ DE KOMUNAJ STREBOJ"

(GMT+08:00) 2015-02-12 09:12:58     Redaktoro:Lina

En la Internacia Tago de Homaj Rajtoj, la movado por la internacia lingvo Esperanto samtempe festas la 60-jariĝon de sia kunlaboro kun Unesko, la branĉo de Unuiĝintaj Nacioj taskita pri edukado, scienco kaj kulturo.

Esperanto mem estas lanĉita antaŭ pli ol 127 jaroj, en 1887, kun la celo faciligi toleremon, kunlaboron kaj interkompreniĝon inter homoj el ĉiuj landoj. Per la disvastigo de lingvo, kiu estas komuna kaj libere uzebla posedaĵo de ĉiuj popoloj, la esperantistoj ekde tiu tempo laboras por la konstruado de unuiĝinta, paca, justa kaj prospera mondo.

Siavice, Unesko naskiĝis el la detruaj jaroj de la dua mondmilito, kiam fariĝis evidente, ke vera paco devas konstruiĝi "en la mensoj kaj la koroj de la homoj". Tiu eduka misio ampleksas ne nur bazan klerigadon, sed ankaŭ la profundigon de reciprokaj kulturaj konoj inter la diversaj landoj kaj popoloj, inkluzive de la roloj de scienco kaj teknologio en la konstruado de paca mondo.

Hodiaŭ tiuj streboj estas same aktualaj kaj urĝaj, kiel antaŭ 60 jaroj. La mondo intertempe fariĝis multe pli proksime interligita, sed la principoj de egaleco kaj justeco ne estas tiuj, kiuj regas la procezon de tutmondiĝo. Kreskas la minacoj al kultura kaj lingva diverseco, kiun Unesko same kiel la esperantistoj rigardas kiel trezoron de la homaro; kreskas malegaleco, inkluzive de lingva malegaleco, en multaj sferoj de la homa vivo; kaj daŭras persekutoj, konfliktoj kaj militoj surbaze de diferencoj kulturaj, religiaj kaj politikaj.

Kiel la ĉefa tutmonda organizo de la parolantoj de Esperanto, Universala Esperanto-Asocio rekonfirmas la profundan paralelon inter ĝiaj agadoj kaj la laboro de Unesko. Esperanto estas ne nur teknika rimedo de komunikado, sed kultura kaj eduka projekto, celanta daŭripovan kaj justan mondan socion. En tiu spirito ni alvokas por vasta subteno al la streboj de Unesko sur plej diversaj kampoj de edukado, scienco kaj kulturo, kaj deklaras nian intencon plu energie labori por ilia diskonigo kaj realigo.

Mark Fettes

Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto