Vizitu Forumon

Posttertrema tendenco de ĉina ekonomio

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51
La fortega tertremo en Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan kaŭzis seriozan perdon, oni atentas posttertreman tendencon de la ĉina ekonomio. Hodiaŭ ni ĝuste babilos kun vi pri influo el la tertremo al la ĉina ekonomio kaj pri disvolva direkto de la ĉina ekonomio.

La tertremo koncernis plej vastan amplekson post la jaro 1949. Krom la provinco Sichuan, ankaŭ Shaan'xi, Yunnan, Guizhou kaj aliaj provincoj en la ĉina okcidenta regiono estas implikitaj. Ĝis nun, pro la tertremo pli ol 60 mil homoj mortis kaj la rekta ekonomia perdo superis 200 miliardojn da juanoj.

Laŭ informoj el ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato kaj Ĉina Popola Banko, kvankam la tertremo serioze damaĝis ekonomion kaj malordigis normalan vivon kaj produktadon en plagitaj lokoj, tamen la serioze plagitaj lokoj sidas ĉefe en montregiono kaj totala ekonomia kvanto de plagitaj lokoj okupas malmulton de la tutlanda ekonomia kvanto, tial la tertremo ne ŝanĝos disvolvon de ĉina makroskopa ekonomio.

Vicestro de la ĉina Disvolva kaj Reformada Komitato sinjoro Mu Hong esprimis, ke perdo, kaŭzita de la tertremo, estas granda, sed influo al la ĉina totala enlanda produktovaloro en la kuranta jaro estas limigita. Li diris:

"Plagitaj lokoj ĉefe troviĝas en la nordo de Sichuan. Ni konvinkiĝas, ke la katastrofo multe influos la provincon Sichuan, sed la produktovaloro de Sichuan okupas preskaŭ 4% de la tutlanda enlanda produktovaloro, kaj la produktovaloro de serioze plagitaj lokoj okupas nur preskaŭ kelkajn milonojn de la tutlanda enlanda produktovaloro, tial influo al la totala enlanda produktovaloro estas limigita."

Li ankaŭ opiniis, ke investo, eksporto kaj konsumo, la tri ĉefaj kialoj akcelantaj kreskadon de la ĉina ekonomio, ankoraŭ ne estas influitaj de la tertremo, tial la tertremo ne ŝanĝos bazan flankon de la ĉina ekonomia disvolvo.

Studanto de financa instituto sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj sinjoro Yi Xianrong opiniis, ke dank' al granda financa investo de la ĉina registaro, en la estonta periodo ŝoseoj, trafiko, konstruado de urbaj publikaj instalaĵoj kaj domoj de plagitaj lokoj laŭgrade rekomencos nivelon antaŭ la katastrofo. La investo eble fariĝos la grava faktoro altiri kreskadon de la totala enlanda produktovaloro. Li diris:

"Dum postkatastrofa rekonstruado, granda investado certe altiros lokan ekonomian rapidan kreskon. En la rekonstrua procezo, la investo certe akcelos koncernajn industriojn kaj fakojn. Iuj homoj antaŭkalkulis, ke postkatastrofa rekonstruado stimulos 2% ĝis 3% de ekonomia kresko."

Ankaŭ fido de eksteraj komercistoj pri investo en Sichuan ne estas damaĝita. Laŭ enketo, fare de chengdu-a investo-akcela komitato al pli ol mil entreprenoj, investitaj de eksteraj komercistoj, post 10 tagoj de la tertremo, preskaŭ 80% de eksterkapitalaj entreprenoj rekomencis produktadon. Preskaŭ 80% de 130 kompanioj el mondaj 500 potencoj, kiuj faris investon en Chengdu, la ĉefurbo de la provinco Sichuan, rekomencis normalajn produktadon kaj negocon.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto