Vizitu Forumon

Habina internacia ekonomia kaj komerca foiro

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51
Lastatempe, malfermiĝis la 19-a habina internacia ekonomia kaj komerca foiro. Kiel ekonomia kaj komerca grandioza foiro en la nordoriena Azio, ĝi altiris preskaŭ 12 mil komercistojn el Ĉinio, Rusio, Japanio, Korea Respubliko kaj aliaj landoj kaj regionoj. Hodiaŭ ni ĝuste konigos al vi la foiron.

Rusio estas najbara de ĉina nordorienta regiono, kaj ĉiam havas grandan ekonomian kaj komercan kontaktiĝon kun ĉinaj nordorientaj provincoj. La habina internacia ekonomia kaj komerca foiro ĝuste liveris al dulandaj komercistoj intertraktan kaj interfluan platformon, tial la foiro estas atentata de rusa komerca rondo. La nombro de rusaj komercistoj partoprenantaj en la foiro okupas 40% de la nombro de ĉeestantoj. En la foiro, rusaj Juda Aŭtonoma Regiono, regionoj Zabaykalsky kaj Primorsky sinsekve okazigis konigan aktivadon.

Administra ĉefo de rusa regiono Zabaykalsky sinjoro Ravil Faritovich Geniatulin diris, ke estranta delegacion li partoprenis en pli ol dek foiroj kaj akiris fruktojn el ĉiuj foiroj, habina internacia ekonomia kaj komerca foiro fariĝis la grava platformo akcelanta ekonomian kaj komercan kontaktiĝon en nordorienta Azio. Li diris:

"Ni kompreneble esperas, ke per la platformo pli da homoj scios nian regionon Zabaykalsky. Mi scias, ke komercistoj el ĉinaj provincoj kun evoluinta ekonomio, Japanio kaj aliaj landoj ĉeestis. Mi konvinkiĝas, ke post multfoja kontaktiĝo, fine ni atingos bonan rezulton."

Nun, Rusio estas la 7-a granda komerca partnero de Ĉinio kaj sumo de komerco inter Ĉinio kaj Rusio superis 48 miliardojn da usonaj dolaroj en la jaro 2007. Sinjoro Ravil Faritovich Geniatulin opiniis, ke perspektivo de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio estas tre vasta. Li diris, ke en la kuranta jaro rusa prezidento Dmitry Medvedev vizitis Ĉinion, la dulandaj gvidantoj difinis la celon, ke en 2010 dulanda komerca sumo atingu 60 miliardojn da usonaj dolaroj, li konvinkiĝas, ke la celo certe realiĝos kaj la regiono Zabaykalsky faros kontribuon por realigi la celon.

"En la jaro 2002, la komerca sumo inter Zabaykalsky kaj Ĉinio nur estis cent milionoj da usonaj dolaroj, sed en la jaro 2009 aŭ 2010 la sumo atingos miliardon da usonaj dolaroj."

Efektive, komerca kontaktiĝo inter entreprenaj rondoj kaj popolanoj de la du landoj estas pli intima. En la foiro, raportisto vidis multajn ekspoziciejojn de kompanioj, tio montris vigle disvolvan tendencon de la ekonomia kaj komerca kontaktiĝo inter dulandaj entreprenoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto