Vizitu Forumon

Transigo de tera administra rajto injektis novan vivecon al ĉina kamparo (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:51

Karaj aŭskultantoj, lastatempe la 3-a Plena Sesio de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio aprobis kaj publikigis gravan dokumenton por akceli kamparan reformadon, la dokumento konfirmis la politikon pri permeso al kamparanoj laŭleĝe transigi teran administran rajton, koncernaj specialistoj opiniis, ke ĉi tiu agmaniero utilos al realigo de kampara skaliga produktado, akcelo de intensiva uzado de tero kaj altigo de efiko de kampara ekonomia disvolvo. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni babilos pri stato ĉi-flanka.

En la 3-a Plena Sesio de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, fermita antaŭ nelonge, oni elmetis, ke en 2020 kamparana pokapa enspezo duobliĝu. Kaj konstruo de merkato pri transigo de tera administra rajto kaj permeso al kamparanoj disvolvi laŭgrade skala agrikultura produktado estas rigardataj grava garantio por realigi la celon.

Kio estas transigo de tera administra rajto? Ni devas ekspliki tion el ĉina tera sistemo. En Ĉinio, ne ekzistas tera privata posedsistemo. Homoj posedas ne posedrajton, sed uzrajton de tero. Laŭ sistemo pri tera familia preno de produktado laŭ kontrakto, difinita de Ĉinio en la kamparo en la fino de la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, per subskribo de longtempa kontrakto kamparanoj povas gajni administran rajton de tero, la sistemo ege altigis aktivecon de ĉinaj kamparanoj kaj ludis grandan rolon por garantii agrikulturan produktadon kaj grenan sekurecon kaj altigi enspezon de kamparanoj. Sed, sekve de altigo de produktaj fortoj en la kamparo kaj senĉesa popularigo de scienc-teknikaj metodoj, en la ĉina kamparo aperis la problemo, ke tero estas trodisa kaj tera utiliga efiko alta.

Oficisto de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, respondeca pri agrikulturo, sinjoro Chen Xiwen faris eksplikon pri tio. Li diris:

"Ekzemple, iuj junuloj venis eksteren, maljunuloj ne kapablas terkulturon, aŭ iuj kamparanoj laboras en aliaj lokoj kaj ne volas terkulturon. Pri la reala stato, frue ŝtata leĝo kaj politiko de la centra registaro difinis, ke tera administra rajto povas esti transigata."

Sed, pro manko de subtenado de reala kaj konkreta negoca platformo kaj regularo, transigo de tera administra rajto ne ludis endan rolon en la ĉina kamparo. Ĉifoje, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio klare elmetis permesi, ke kamparanoj transigu teran administran rajton en la manieroj de subkontrakto, luo, interŝanĝo, koncedo kaj akcia kunlaboro kaj disvolvu laŭgradan skalan negocon en multaj manieroj. Pri tio, studanto de esplora centro pri kampara ekonomio sub la ĉina Ministerio pri Agrikulturo sinjoro Zhao Yutian opiniis, ke tio efike akcelos disvolvon de kampara ekonomio. Li diris:

"La regularo havas signifojn en du tavoloj. La unua estas sistema signifo, la 3-a Plena Sesio de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio liveris politikan subtenon kaj la politiko ludos grandan rolon al reguligo de transiro de tera administra rajto. La dua estas ekonomia signifo, la regularo ludos egan rolon en la flankoj de akcelo de laborforta disvolvo, teknika apliko, enkonduko de eksteraj kaj enlandaj kapitaloj kaj cirkulo de agrikulturaj produktoj. La regularo havas tre gravan signifon por akceli kamparan disvolvon kaj solvi problemojn de 'kamparo, agrikulturo kaj kamparanoj'".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto