|
|
||
Chongqing, fama pro la titolo "monturbo", sidas ĉe rivero la Jialing en la supra baseno de Yangzi-rivero. Ĉiutage, ĉe noktiĝo, la rivero spegulas lumigilojn de familioj en la urbo, estas tre grandioze. Ĉe la du flankoj de la strato, estas fonduaj restoracioj kun la trajto de trempo de viando-pecetoj kaj legomo en bolanta akvo. Chongqing estas unu el ĉinaj historiaj famaj urboj, ĉar ĝi servis kiel akompanĉefurbo de la registaro de la ĉina partio Kuomintango en la kontraŭjapana milito, Chongqing fariĝis unu el la gravaj komandaj centroj en la orienta batalejo de monda kontraŭfaŝisma batalo, hodiaŭ pro sia lokomotiva rolo gvidanta disvolvon de la ĉina okcidenta regiono estas monde atentata.
Laŭ plano, publikigita de la ĉina registaro komence de la kuranta jaro, en ŝtata projekto pri regiona disvolvo Chongqing fariĝos la kerna urbo de ĉina okcidenta ekonomia ringo, interna centro de la supra baseno de Yangzi-rivero, ekonomia kaj komerca centro kaj "pordo de la ĉina okcidento".
Konstanta vicestro de la municipo Chongqing Huang Qifan opiniis, ke Chongqing troviĝas en la plej orienta regiono de la ĉinaj okcidentaj 12 provincoj, municipo kaj aŭtonomaj regionoj, posedas 8 fervojajn ĉefliniojn kaj stradojn al diversaj lokoj, plej grandan havenon en la supra baseno de Yangzi-rivero kaj internacian flughavenon Jiangbei, unu el ĉinaj 10 grandaj flughavenoj, pro la supera trafika artiko kun integrigo de akvo, aero kaj tero, Chongqing povas rekte akceli disvolvon de la ĉina okcidenta regiono. Li diris:
"Ŝtata disvolva strategio ĉiam estas per regiona kreska poluso akceli disvolvon de granda zono. Ekzemple, disvolvo de Kantono kaj Shenzhen, la ĉinaj urboj, stimulis disvolvon de delto de rivero Zhujiang, Ŝanhajo akcelis disvolvon de delto de Yangzi-rivero, kaj Pekino kaj Tianjin gvidis disvolvon de golfo Bohai en la nordo. En la granda tendenco de okcidenta granda ekspluato kaj industrioj en orienta ĉemara regiono al la okcidento, certe necesas stimulo el centraj urboj al disvolvo, Chongqing ĝuste estas gvidanto, kreska poluso kaj pordo en la ĉina interno."
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |