Vizitu Forumon

"Paradizo en homa mondo" kreis "ĉinan faman urbon pri vino"

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:24

Parolante pri vino, oni ofte pensas pri loko de vino, franca urbo Bordozo. Sed, ĉu vi sciis, ke en la ĉina norda duoninsulo Jiaodong ekzistas urbo titolita Penglai, ĝi havas famon "ĉina fama urbo pri vino". Pro ofte aperanta fatamorgano, la urbo estis titolita de ĉinoj "paradizo en la homa mondo", ĝi posedas ne nur sunon kaj plaĝon, sed ankaŭ bonajn naturajn kondiĉojn de plantado de vinbero, tial Penglai fariĝis unu el la ĉinaj ĉefaj produktejoj de vino.

Penglai troviĝas en preskaŭ 37,5 gradoj de norda latitudo kaj similas al norda latitudo de Bordozo kaj aliaj famaj produktejoj pri vino, ĝi proksimas al Flava Maro kaj Maro Bohai, pro malseka marvento, tero plena de minaĵoj kaj 2,8 mil-hora daŭro de sunbrilo en ĉiu jaro, Penglai posedas bonajn kondiĉojn de evoluado de vino. Vicestro de la urbo Penglai sinjoro Mu Qinghe konigis, ke nun Penglai plantis vinberon por vino je preskaŭ 47 mil hektaroj, jare produktas bonkvalitan vinon je pli ol 80 mil tunoj kaj skalo kaj profito okupas unuan lokon en ĉinaj urboj. Nun en Penglai jam formiĝis relative integreca industria ĉeno de vina industrio.

"En la lastaj jaroj, depende de superecoj de produktejo kaj marko de unu el "7 mondaj vinberaj oraj marbordoj", ĉirkaŭ kreo de vina industria evolua zono inkluzivante vinberan plantadon, vinan prilaboron, vojaĝon al vinberĝardeno, Penglai finkonstruis 18-kilometran vinberan vojaĝan ambulatorion kaj 120 mil-muan plantan bazon de bonkvalita vinbero."

En nunaj vinberaj arboj, multaj estis plantitaj en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, ĝis nun jam havas preskaŭ 20-jaran aĝon, ĵus eniris en oran aĝon de vinberoj por distili vinon. En la lastaj jaroj, Penglai enkondukis multajn vinberajn specojn el fremdaj landoj, kaj sur la bazo per grefta tekniko kultivis vinberajn specojn pli konformajn al la loko.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto