Vizitu Forumon

Scienc-teknika industria foiro helpis pekinan ekonomian kaj teknikan ekspluatejon

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:37

En la 10-a pekina scienc-teknika industria foiro, kiu antaŭ nelonge fermiĝis, 80 brilaj grandaj ekranoj de pekina ekonomia kaj teknika ekspluatejo altiris multajn homojn. En ĉiujaraj scienc-teknikaj industriaj foiroj pekina ekonomia kaj teknika ekspluatejo per diversaj alt-scienc-teknikaj manieroj montris evoluajn fruktojn kaj investajn superecojn de la ekspluatejo al investantoj, kaj disvolvis interfluon kaj kunlaboron kun ĉinaj kaj fremdlandaj famaj entreprenoj.

Pekina ekonomia kaj teknika ekspluatejo en la suda kvartalo fondiĝis en 1992. En la unua pekina scienc-teknika industria foiro en 1998, entreprenoj de la ekspluatejo subskribis 6 programojn. Nun multaj entreprenoj, kiuj per foiro faris investon, jam fariĝis subteniloj de la ekspluatejo.

En la 10-a foiro, pekina ekonomia kaj teknika ekspluatejo montris al la publiko estontan evoluan direkton kaj pensfadenon de la ekspluatejo per tabla projekciilo, tuŝa ekrano kaj aliaj alt-scienc-teknikaj instalaĵoj. Oficistino de komitato de la ekspluatejo sinjorino Yao Jing diris:

"En la foiro de la kuranta jaro, ni kune kun 4 grandaj industrioj de la ekspluatejo, elektroinforma telekomunika industrio, bioinĝenieriaĵa kaj medikamenta industrio, aŭta industrio kaj industrio de ekipaĵa produktado, montris nin al la publiko. Ni esperas per la foiro disvastigi la markon de pekina ekonomia kaj teknika ekspluatejo kaj krei la ekspluatejon fama marko en ŝtataj ekonomiaj kaj teknikaj ekspluatejoj."

Pekina internacia scienc-teknika industria foiro jam fariĝis la bona platformo de interfluo inter la ekspluatejo kaj ĉinaj kaj fremdlandaj famaj entreprenoj. Akcelite de la foiro, sveda fabrikisto de kemiaj produktoj Perstorp, usona grupo GE, scienc-teknika grupo Boe, Ĉina Limigita Korporacio Netcom, grupo Haier kaj aliaj monde famaj entreprenoj instalis regionajn ĉefstabejojn aŭ esplorajn kaj ekspluatajn centrojn. Sinjorino Yao Jing diris:

"Scienc-teknika industria foiro establis bonan platformon por ni kaj establis longtempan sistemon pri enkonduko de komercistoj kaj kapitaloj, ĉiujare ni faris propagandon, tio ludis kelkan akcelan rolon al la enkonduko de komercistoj."

Bona evolua medio de la ekspluatejo estas la grava kialo de altiro de monde famaj entreprenoj. Iuj industriaj potencoj vidis, ke iliaj strategiaj kunlaboraj partneroj sinsekve instalis branĉojn en la ekspluatejo kaj akiris bonan evoluadon, ilia fido pri investo en la ekspluatejo altiĝis.

Antaŭ la okazigo de la 10-a foiro, monde fama produkta entrepreno pri trinkaĵa ladpoto kaj pako, franca grupo Sidel investis 50 milionojn da usonaj dolaroj por konstrui bazon de produktado de trinkaĵa paka mekanikaĵo, ĉi tiu bazo estas plej granda en Ĉinio. Vicĉefdirektoro de la grupo Sidel sinjoro Mart Tllsmann diris, ke la pekina ekonomia kaj teknika ekspluatejo havas tre bonan investan medion, perfektan instalaĵon kaj plej bonan servadon, kaj la ĉina trinkaĵa merkato disvolviĝas per senprecedenca rapideco, pro tio li havas fidon pri la ĉina trinkaĵa paka merkato.

"Kiam ni elektas lokon por investo kaj konstruo de fabriko, ni vidis, ke la ekspluatejo havas specialan gvidadon plenforte subteni entreprenojn en la ekspluatejo, tial ni rapide faris investan decidon."

Estro de la komitato de la ekspluatejo sinjoro Zhang Boxu diris, ke la ekspluatejo posedas superecojn de scienc-tekniko, talentulo kaj informo kaj bonan regionan investan medion. Cetere, la komitato liveras altefikan kaj specialan servadon al entreprenoj. Li diris:

"Laŭ bezono de entreprenoj, la komitato senĉese kreos servan manieron, perfektigos servan metodon kaj altigos servan kvaliton por ke entreprenoj akiru pli bonan rekompencon kaj pli grandan evoluadon en la ekspluatejo."

Laŭ projekto, en 2010 la pekina ekonomia kaj teknika ekspluatejo estos konstruita kiel nova zono de pintaj industrioj, alfrontanta la internacian merkaton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto