Vizitu Forumon

Hubei-a jingshan-a malpezindustria mekanika korporacio

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:24

Parolante pri internaciiga sukcesa kialo, ĝenerala direktoro Li Jian opiniis, ke la unua kaŭzo estas ke en la lastaj jaroj la ĉina registaro donis al entreprenoj, kiuj iris el Ĉinio, pli kaj pli da politika subteno, la dua estas, ke la korporacio establis administran kaj salajran sistemojn konformajn al internaciiga postulo, la tria estas sukcesa laboro de enkonduko kaj trejno de talentuloj kaj la kvara estas, ke la korporacio tre atentas tenon de kerna konkurenca forto en la teknika flanko.

Retrospektivante la internaciigan vojon, ĝenerala direktoro Li Jian diris:

"Antaŭe, ĝenerala marka fameco de ĉinaj produktoj estis relative malalta, laŭ iuj homoj 'Produktita de Ĉinio' signifas malmultekostan prezon kaj malbonan kvaliton, sen servado. Ni povas persone travivi la ŝanĝan procezon kaj ludi nian propran forton en la procezo, tio ne nur estas la problemo de ekonomia efiko, sed ankaŭ la problemo de nacia fiero."

De 1992 ĉilia komercisto Hanson Ruttenbur kunlaboras kun jingshan-a malpezindustria mekanika korporacio kaj persone atestis ŝanĝiĝon de la korporacio en la lastaj jaroj. Li diris:

"En la posta periodo de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, nia korporacio komencis importi paperproduktan pakuman mekanikaĵon el Ĉinio. De la lastaj jaroj, sekve de senĉesa altigo de teknika nivelo de ĉinaj produktoj, ni alportas pli kaj pli da produktoj al la latinamerika merkato por ke lokaj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj povu aĉeti ĉinajn instalaĵojn kun progresinta tekniko kaj malmulta prezo, sed antaŭe pro kosto ili ne povis aĉeti ĉi tiajn produktojn aŭ nur aĉetis eluzitajn produktojn."

Meksika sinjoro Isac Garcia diris:

"Antaŭe, ni havis malbonan impreson pri ĉinaj mekanikaĵoj, sed nun ni surprizite trovis, ke ĉinaj produktoj kun jingshan-a korporacio kiel reprezentanto jam tute povas konkurenci kun plej progresintaj produktoj de la mondo. Tekniko de ĉinaj mekanikaĵoj estas progresinta, kvalito bona sed prezo malalta, mi konvinkiĝas, ke ili havos bonan perspektivon en la internacia merkato."

Parolante pri la internaciiga disvolva celo, ĝenerala direktoro Li Jian esprimis, ke kvankam nun la korporacio alfrontas multajn defiojn en la flanko de nombro de specialaj talentuloj, entreprena kultura konstruado kaj altigo de marka fameco, tamen la korporacio jam difinis klarajn celojn kaj havas sufiĉan fidon por realigi la celojn. Li diris:

"Ni okupos la unuajn 3 lokojn de la fako en orienteŭropa, hinda kaj sudamerika strategiaj regionaj merkatoj en preskaŭ 3 jaroj kaj fariĝos gvidanto de internacia mezranga merkato. Samtempe, ni plue digestos kaj sorbos teknikon de Langston kaj esploro kaj ekspluatos pli da produktoj. Poste ni provos eniri en la okcidenteŭropan, japanan kaj nordamerikan merkatojn kaj fine fariĝos unu el plej bonaj entreprenoj de internacia pakuma mekanikaĵa fako."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto