Vizitu Forumon

Ĉina grupo Xugong

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:24

Por tio, la grupo Xugong ellaboris tutmondan disvolvan strategion. La grava punkto de la strategio estas, ke "Xugong" unue eniros en evoluantajn landojn kaj najbarajn landojn, poste laŭgrade en merkatojn de evoluintaj landoj, post stabiligo de la merkatoj sudorientazia, mezorienta kaj nordamerika, ekspluatos la merkatojn afrikan, sudamerikan kaj eŭropan. Gvidate de ĉi tiu strategio, la grupo Xugong senĉese establis kunlaborajn rilatojn kun fremdlandaj vendaj agentoj, pro tio la vendado kaj postvenda servado regioniĝis kaj eksportaj kanalo estis plilarĝigata kaj skalo plivastigata.

Montriĝo de la produkto kaj la figuro de entrepreno en la monda scenejo estas la grava konsistiga parto de la tutmondiga strategio de la grupo. En la lastaj jaroj en multaj internaciaj ekspozicioj pri inĝenieriaĵa mekaniko, "Xugong" montris siajn produktojn.

Ĉi tia pozitiva kaj malferma sinteno altiris la okulojn de la mondo. Delegitoj de translandaj korporacioj de Usono, Germanio kaj Korea Respubliko faris diskuton kun "Xugong" pri pluapaŝa kunlaboro kaj komuna ekspluato de la internacia merkato. Nun, "Xugong" kune kun Caterpillar, Liebherr, Thyssen Krupp kaj aliaj translandaj korporacioj organizis dekkelkajn kunkapitalajn entreprenojn, produktoj de "Xugong" jam estis eksportataj al pli ol 80 landoj kaj regionoj de norda Ameriko, Eŭropo, Mezoriento, Afriko kaj suda Ameriko, kaj "Xugong" marŝas al la celo de internacia marko.

Samtempe kun tio, "Xugong" sobre konis, ke ĝi ankoraŭ havas kelkan distancon kun iuj famaj translandaj korporacioj en la flankoj de negoca administra sperto kaj produktaj esploro kaj ekspluato. Wang Min sciigis al la raportisto, ke per analizo kaj ekzameno, li trovis, ke la plej granda manko de "Xugong" ĝuste estas la manko de kerna konkurenca forto kaj la manko de kernaj ŝlosilaj bazaj pecoj. Nun en Ĉinio troviĝas 2 mil entreprenoj pri inĝenieriaĵa mekaniko, sed ĉiuj entreprenoj pri ĉefa parto ne havas propran plej bonan koron kaj iujn plej ŝlosilajn pecojn. Fremdlandaj klientoj fundamente ne konas bazajn maŝinpartojn faritajn de Ĉinio, ili postulas internaciajn famajn markojn. Li esprimis, ke en la venonta paŝo "Xugong" forte disvolvos produktadon kaj prilaboradon de alt-scienc-teknikaj ŝlosilaj bazaj pecoj kun alta aldona valoro, en la estonteco "Xugong" akcelos plibonigon de kvalito kaj pliigon de profito per teknika altigo. Li diris:

"Xugong marŝos sur la vojo de kvalita kaj profita evoluigo per altigo de kerna konkurenca forto, sed ne sole sur tia vojo, ke skalo gvidas profiton, tial Xugong gajnos pli grandan proporcion de la internacia merkato kaj akiros famecon kaj akiros konon de internaciaj klientoj."

Por realigi la celon de marŝo al internacia merkato kaj partopreno en internaciiga konkurenco, Wang Min diris:

"Ni devas persisti en reformado kaj malfermo, kaj bone utiligi teknikon de translandaj korporacioj. Sed en la procezo, ni devas teni direkton, sendependan negocan kapablon kaj sendependan markon, tio ne ŝanceliĝos."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto