Vizitu Forumon

Ekologia konstruado de Hainan

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:37

Hainan estas titolita ĉina kvarsezona ĝardeno. En 2007, hainan-a forsta kovrproporcio superis 57%, almenaŭ trioble pli ol la tutlanda meznombra nivelo. Ĉi tie ekzistas 8 ŝtataj forstaj ĝardenoj kaj 69 naturaj parkoj, kvarono de la provinca areo apartenas al ŝtata ekologia funkciejo. Samtempe kun ekonomia rapida evoluigo, Hainan ĉiam tenas plej bonan ekologian medion. Hodiaŭ ni parolos kun vi pri la hainan-a ekologia konstruado.

Laŭ konigo, en 1999 Hainan la unua ekkonstruis ekologian provincon en la tuta lando, en 2007 faris la strategian aranĝon pri disvolvo dependa de ekologio. Sinjoro Zhu Yunshan, vicestro de hainan-a disvolva kaj reformada departemento, esprimis, ke la bona ekologia medio estas la vivlinio de vivo kaj kontinuigebla disvolvo de Hainan kaj la plej elstara supereco kaj la plej granda kapitalo. Li diris:

"La provinco Hainan sufiĉe konis la gravecon de media protektado, media protektado estas la unua postulo en kontinuigebla evoluigo. Disvolvante industriojn, Hainan postulas, ke industrioj ne kaŭzu polucion, grandaj industriaj programoj observu la principon nek damaĝi medion kaj riĉfontojn nek fari malaltnivelan rekonstruon. Per projekto Hainan enkondukas industrian racian aranĝon, kaj per rigora administrado de entreprenaj agoj, fare de la registaro kaj la socio, Hainan tenas polucian minimumecon."

Li diris, ke hainan-aj diverstavolaj registaroj ĉiam plenumas rigoran kontrolon al programa enkonduko, kaj enkonduko de grandaj entreprenoj kaj programoj kun bonaj ekipaĵoj kaj potenca socirespondeco utilas al polucia regado.

Hainan ankaŭ faris funkcian lokodifinon laŭ geografia medio. Oriente, Hainan ĉefe disvolvas turismon kaj industrion de dombiena proprieto; okcidente, amasigis multajn grandajn entreprenojn kaj industriajn programojn en ekspluatejoj, kaj meze tenas bonan ekologion. Zhu Yunshan informis, ke la registaro fortigis kompenson al ekologio en la mezo. Li diris:

"Oni pluapaŝe perfektigos ekologi-kompensan mekanismon. Tropika pluvforsto troviĝas ĉefe en la mezo kaj estas la hainan-a pulmo, tial ni devas igi lokanojn memkonscie protekti la ekologian medion, samtempe laŭgrade plibonigas vivkondiĉojn de loĝantoj en urboj kaj kamparo, fortigas konstruadon de bazaj instalaĵoj kaj disvolvas lokajn trajtajn agrikulturon kaj turismon."

Laŭ konigo, en 2005 la hainan-a registaro establis mediprotektan respondecan sistemon, rigardas energiŝparon, energikonsuman redukton kaj mediprotekton kiel konkretajn normojn de sinteza taksa sistemo por registaraj oficistoj, klopodas en flankoj de leĝdono, projekto, media takso, kapitala investo kaj leĝa plenumo por akceli hainan-an ekologian protektadon.

Disvolvo de tropika altefika agrikulturo estas unu el hainan-aj ekonomiaj strategioj, kaj en produkta procezo Hainan forte popularigas mediprotektajn teknikojn. La gubernio Chengmai estas unu el ĉinaj dek grandaj agrikulturaj gubernioj, estro de la gubernio Yang Sitao diris, ke hainan-a ekologia agrikulturo frue ekdisvolviĝis kaj uzproporcio de organika sterko kaj kovrproporcio de mingasa cisterno estas grandaj en Ĉinio. Li diris:

"Bazo de hainan-a ekologia agrikulturo kaj ekologia koncepto de funkciuloj kaj popolamasoj estas relative fortaj, Hainan ĉiam metas ekologian protektadon sur la unuan lokon por konstrui ekologian provincon. Kaj frue komenciĝis disvolvo de ekologia agrikulturo en Hainan. En la tuta jaro en Hainan, ekzistas plantoj, tial oni facile amasigas organikajn sterkojn. Hainan forte popularigis uzadon de mingasa cisterno, tiel solvante brulaĵojn por kamparanoj, produktis multajn organikajn sterkojn, ankaŭ la mingasa kovrproporcio estas alta en la tuta lando."

Samtempe, ankaŭ kampara ekologia medio kaj loĝkondiĉo laŭgrade pliboniĝas. De 2000, Hainan konstruas civilizacian ekologian vilaĝon. Ĝis la fino de 2007, finkonstruiĝis pli ol 7 mil civilizaciaj ekologiaj vilaĝoj, la nombro okupas pli ol 30% de la nombro de hainan-aj naturaj vilaĝoj. La vilaĝo Xinghui ĝuste estas unu el ili. Pro lokaj densaj arboj, freŝa aero kaj pura medio en la vilaĝo, multaj urbanoj pasigas feriojn ĉi tie. Vilaĝanoj ankaŭ funkciigas familiajn restoraciojn kaj hotelojn.

Vilaĝanino Wang Lifen diris, ke subtenate de la registaro, la vilaĝo investis 600 mil juanojn por konstrui bazajn instalaĵojn kaj ordigi la medion. Nun, pliboniĝis la medio, plimultiĝis turistoj kaj altiĝis la enspezo de vilaĝanoj.

"Multaj homoj vojaĝis al nia vilaĝo, ili vizitis civilizacian ekologian vilaĝon, manĝis trajtajn marproduktojn kaj tropikajn fruktojn kaj komprenis niajn produktadon kaj vivadon. Tio alportis multajn bonaĵojn al ni. Post la konstruado de civilizacia ekologia vilaĝo, nia vivo kaj la medio estas pli bonaj."

Turismo estas la grava subtenila industrio de la provinco Hainan en konstruado de ekologia provinco. Estro de hainan-a turisma buroo sinjoro Zhang Qi opiniis, ke ekologia turismo estas la bazo kaj vivlinio de turisma disvolvo. Li diris:

"Konstruado de ekologia provinco estas la materia kaj kultura bazo, por ke hainan-a turismo disvolviĝu al pinta nivelo. Ekologia konstruado estas tre grava en turisma popularigo, ekologio estas la plej konkurenca produktaĵo internacie, niaj produktaĵoj de ekologia turismo estas originalaj produktaĵoj. Ni plenforte konstruas Hainan kiel la ekologian provincon."

Media protektado estas la komuna kono de hainan-aj entreprenaj rondoj. Ĝenerala direktoro de hotelo Xiangtou Yintai en la urbo Sanya sinjoro Liu Kaiqiang multfoje faris esploron en usona Havajio kaj tajlanda insulo Bali. Li opiniis, ke la natura medio de la urbo Sanya estas plej bona, tio estas la plej potenciala forto de turisma disvolvo estontece. Li diris:

"Medie Sanya estas unu el plej bonaj regionoj en la mondo, ankaŭ hardvara nivelo de hoteloj estas plej bona, tial Sanya altiris pli kaj pli da turistoj. Por Hainan, ni scias, ke la natura medio estas nia komuna bovlo, se oni damaĝus la medion, li ĝuste detruus nian komunan bovlon. Ni dependas de la naturo kaj naturaj kondiĉoj estas la bazo de nia ekzistado."

Iuj hainan-aj hoteloj jam kune lanĉis blubendan iniciaton por protekti maron. Ili proponis, ke turistoj alportu rubojn ĉe maro al hotelo kaj reduktu uzadon de unufojajn materialojn.

La hainan-a provinca registaro fortigos plu protektadon kaj administradon de naturaj parkoj, ekologiaj funkciejoj, gravaj akvofontoj kaj gravaj maroj, pluapaŝe altigos kovrproporcion de forsto kaj pliigos mediprotektan investon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto