Vizitu Forumon

Popolanoj en plagitaj lokoj de Sichuan strebas al memsava produktado

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:37

Sekve de profunda disvolvo de kontraŭkatastrofa kaj prisava laboro, nun popolanoj en plagitaj lokoj de la ĉina provinco Sichuan strebas al memsava produktado kaj rekonstruado de hejmloko. Oni jam difinis tagordon de reproduktado industrie kaj laŭkapable faras planton kaj rikolton agrikulture. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Antaŭ la tertremo, sichuan-a ekonomio okupis en la 8-an lokon en la tuta lando. La tertremo kaŭzis seriozan perdon. Nun kontraŭkatastrofa kaj prisava laboro kaj

"Ni forte iniciatas la spiriton de modesta vivado, penema luktado kaj propra penado, firme venkas la penson pri atendo kaj dependo kaj emfazas "memstrebadon, memstaradon, memsavadon, persistadon, neŝanceblon kaj firmecon", ni, sichuan-anoj devas posedi ĉi tiun spiriton kaj mem rekonstrui socialisman belan hejmon."

Industrio estis subtenila industrio de Sichuan, ankaŭ industrio estas serioze damaĝita de la tertremo. La ĉefurbo de Sichuan Chengdu, kun pli ol dekmiliono da loĝantoj kaj triono da sichuan-a ekonomia totala valoro, havas grandan akcelan, radiadan kaj influan forton al rekonstruado. Chengdu-a urba partia sekretario Li Chencheng diris:

"Influo el la tertremo al chengdu-a disvolvo ekonomia kaj socia en al nuna kaj estonta tempo estas nesubtaksita, perdo estas granda kaj rekonstruado malfacila. En ĉi tiu stato, ni kiel eble plej frue rekomencis produktadon, firme perfektigis kaj ellaboris kompletajn kaj sintezajn politikojn kaj rimedojn por pluapaŝa kontinua prospero de nia ekonomio. Ni certe povos en plej mallonga tempo redisvolvos chengdu-an ekonomion kaj socion."

Por rekomenci industrian produktadon, unue oni devas reskulpti figuron de plagitaj lokoj kaj pliigi fidon de investantoj. Chengdu-a qingyang-a kvartala partia sekretario Qu Jianhong diris:

"Por disvolvo, unue ni devas varbi komercistojn kaj enkonduki kapitalojn. En la lastaj tagoj, ni faris tion en ĉemaraj evoluintaj lokoj en du amasoj. Due, ni devas propagandi Chengdu kaj pliigi fidon de investantoj pri Chengdu."

Per ĉi tiu klopodado, kun socia devo kaj fido pri ekonomia reviglo, diversaj investantoj denove venis al Sichuan. Investanto, kiu rekonstruos produktajn liniojn en Chengdu, diris:

"Nia decidemo pri investo ne ŝanceliĝis, baldaŭ nia 4-a-perioda produkta linio pri vitra fibro kun la investo je 100 milionoj da usonaj dolaroj estos instalita en Chengdu."

Nun en Chengdu, 3 285 grandaj entreprenoj rekomencis produktadon, proksimume okupas 95% de la totala nombro. La provinco Sichuan jam difinis tagordon pri rekomenco de produktado de industriaj entreprenoj en plagitaj lokoj, kondiĉaj entreprenoj klopodas por rekomenci produktadon en 3 monatoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto