Vizitu Forumon

Kreado de ĉinaj entreprenoj

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:37

Rapidigi kreadon kaj strukturan reguligon estas unu el la 10 gravaj enhavoj, kiujn antaŭ nelonge la ĉina registaro elmetis por plivastigi la internan bezonon kaj akceli ekonomian kreskadon. Farante intervjuon raportisto informiĝis, ke kun plenumiĝo de diversaj detalaj rimedoj akceli entreprenan teknikan kreivon, nuntempe entreprenoj en diversaj lokoj rapidigas transformiĝon kaj promociiĝon, por rezisti kontraŭ malfavora influo kaŭzita de la internacia financa krizo. Bonvolu aŭskulti la detalan raporton.

Fotonlovol en la provinco Shandong, orienta Ĉinio, estas kompanio, kiu fabrikas ĉefe grandskalajn industriajn ekipaĵojn. Lastatempe, en tiu ĉi kompanio elfabrikiĝis denova amaso da grandĉevalpovaj traktoroj nove esplorfabrikitaj. Ĝenerala direktoro de la kompanio Wang Jinfu diris, ke la sukceso de la esplorfabriko igis esploran nivelon pri grandĉevalpovaj traktoroj transsalti en la vicon de internacia avangarda nivelo.

"Per integritaj scioj kaj kunaranĝa kreivo ni plenumis ekspluatadon pri grandĉevalpovaj traktoroj, tio plene atestas ĉinajn integran kapablon kaj kunaranĝan kreivon."

Sinjoro Wang Jinfu diris al raportisto, ke influite de la internacia financa krizo, la oferto de multaj grandskalaj industriaj ekipaĵoj de la kompanio malkreskis, sed la avangardaj kaj altaldonvaloraj produktaĵoj ankoraŭ estas bonvenigataj de merkato. La nove esploritaj grandĉevalpovaj traktoroj vere ricevis multajn mendojn.

Efektive, post la 30-jaraj reformado kaj malfermo, ĉinaj entreprenoj pli kaj pli adaptiĝas al merkato, kaj la koncepto pri entreprena kreado pli kaj pli fortiĝas. Sed ekzistas ankoraŭ iuj entreprenoj, kiuj restas teknike neprogresemaj, malfortaj kaj facile influitaj de internacia merkata fluktuo. En tiu ĉi internacia financa krizo, malkaŝiĝis iuj kontraŭstaroj kaj problemoj.

Por tio, la ĉina registaro esperas, dank' al serio da politikaj rimedoj pri financo, mono kaj industrio, gvidi entreprenojn al fortigo de teknika reformado, industria kreado.

Laŭ konigo, la centra financo prenos 6 miliardojn da juanoj de renminbi en la nuna jaro kaj helpos entreprenojn rapidigi memstaran kreadon kaj fari strukturan reguligon. Nuntempe la centra financo kaj koncernaj flankoj kontaktas lokojn kaj rapidigas plenumon de la kapitalo sur programojn. Sinjoro Wang Kemin, la estro de scienca kaj teknika sekcio de la provinco Hunan, meza Ĉinio, konigis, ke dank' al subteno de la centra financo kaj la loka monkolektado, surloke oni preparas startigi altgradan aplikteknikan kreiv-ĝardenon.

"Investo al scienco kaj tekniko celas solvon de malfacilaĵoj de altgrada aplika tekniko. Scienco kaj tekniko devas subteni disvolviĝon de solida ekonomio."

De la venonta jaro, Ĉinio akcelos reformadon de imposto pri pliiĝa valoro en ĉiuj lokoj kaj ĉiuj industrioj, tio fakte forigos impostan ŝarĝon de entreprenoj, kiam ili aĉetos instalaĵojn. Ĉina vicministro pri financo Wang Jun diris, ke tiu ĉi rimedo unuflanke reduktos impostan ŝarĝon de entreprenoj, kaj aliflanke instigos memstaran kreadon de entreprenoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto