Vizitu Forumon

Rakonto de sinjorino Yan Wangjia

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

Hodiaŭ internacia reto jam fariĝis necesa konsistiga parto en vivo de multaj ĉinoj. Samtempe kun tio reta sekureco laŭgrade fariĝis varma temo kaj naskiĝis diversaj korporacioj pri sekurigaj teknikoj de informoj. Por persona komputila uzanto, eble ni zorgas nur pri instalo de fajra muro kaj iloj pri mortigo de viruso por ke komputiloj sin liberigu el virusoj, sed por registaro, armeo, financo kaj telekomunikado, ĉi tiuj fakoj rilatas al ŝtataj interesoj, elekto de bonaj teknikoj por garantii sekurecon de informoj de la fakoj estas tre grava. Informadika teknika limigita korporacio Qiming Xingchen, la alt-scienc-teknika korporacio pri reta sekureco kun sendependa intelekta proprieto, kreita de ĉinoj lernintaj en aliaj landoj, ĉiam servas kiel gvidanto sur la kampo.

En 1996 en Ĉinio, la reto ĵus viglis, profesorino pri komputilo Yan Wangjia finis sian lernadon en Usono kaj kun emocio de kreo de entrepreno kreis la korporacion Qiming Xingchen. Ŝi diris:

"En Usono, mi servis kiel respondeculo de sistema analiza grupo de komputila centro sub Akademio Wharton. En 1996, reveninte hejmen mi trovis, ke ĉina informadiko disvolviĝis en nova periodo, pro vigliĝo de reto sekureco certe fariĝos atentata problemo. Tiam la motivo de kreo de entrepreno estis tre simpla: Ĉinio leviĝas kaj partorpeno en la procezo propre estas tre signifa afero. Retaj informaj sekureco kaj garantio estas la granda afero rilata al normala funkciado de ŝtataj bazaj instalaĵoj kaj ĉina informa sekureco certe estas farata de ĉinoj. Poste en junio de 1996 naskiĝis nia korporacio."

Tiam en Ĉinio, malmultaj homoj konis informan sekurecon. Kiel la korporacio vivu sen merkata medio? Sinjorino Yan Wangjia elektis diferencan starpunkton.

"Por ke oni konu la gravecon de sekureco, parolo ne sufiĉas. Tial, ni decidis unue skribi librojn pri reta sekureco kaj fortigi la konscion de uzantoj pri sekureco. Ni unue ŝanĝis koncepton de homoj, per ideo kaj scioj pri sekureco, ni faris merkatan inicadon kaj industrian enkondukon."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto