Vizitu Forumon

Rakonto pri taiwan-a komercisto Huang Zhaoqin

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

Taiwan-a sampatriano, kiu longtempe sidis en radoseĝo pro serioza malsano, kun la penso de provo venis al la ĉeftero kaj faris esploron pri investa medio. Nun, lia entrepreno fariĝis la plej granda entrepreno kun taiwan-a kapitalo en la ĉina norda provinco Hebei, kaj pro aparta ŝanco li resaniĝis. Pro la resaniĝo kaj la investa sukceso, Huang Zhaoqin sentis senliman ĉarmon de la ĉeftero.

Huang Zhaoqin estas ĝenerala direktoro de taiwan-a fama internacia grupo Yelian. En decembro de 1997, invitite li venis al Luanxian, gubernio de la ĉina norda provinco Hebei, por esplori lokan investan medion. Antaŭe, nome en 1995, per multaj kanaloj oficistoj de la gubernio Luanxian, respondeca pri varbo de komercistoj, invitis Huang Zhaoqin fari investon en Hebei. Timante nordan malvarman veteron, Huang Zhaoqin forlasis la investan planon en Luanxian. Huang Zhaoqin diris:

"Efektive mi ne volas veni al Hebei, la kialo estas, ke Hebei troviĝas en la norda regiono, en unu jaro ni nur povas labori 8 monatojn, en la aliaj 4 monatoj la vetero estas malvarma. Por pluigi laboron en ĉi tiuj 4 monatoj, mi devas pliigi multan koston, mi ne ŝatas tion, tial mi ne volis veni."

Sed la sincera invito profunde emociis Huang Zhaoqin, li decidis veni al Luanxian kaj vidi la lokon, tiel, Huang Zhaoqin unuafoje atingis Luanxian. Dum lia esploro, la loka registaro donis al Huang Zhaoqin detalan zorgon. Huang Zhaoqin suferis maloftan nervan malsanon, la korpo sensentiĝis, li dependis de radoseĝo por movo. Por liveri oportunon al Huang Zhaoqin, la registaro de Luanxian aranĝis specialajn kondukiston kaj kuiriston zorgi lin, helpis al li aĉeti medikamentojn kaj ĉiutagajn necesaĵojn, bone aranĝis ĉion por li, pro tio, li kaj Luanxian profunde intimiĝis. En majo de 1999, Huang Zhaoqin investis 2,6 milionojn da usonaj dolaroj kaj establis limigitan korporacion Yelian pri plastaj produktoj.

La korporacio akiris tre bonan efikon, samtempe profundigis senton de Huang Zhaoqin kun Luanxian. En pli ol 330 tagoj Huang Zhaoqi vivas kaj laboras en Luanxian. Pro la bona efiko de la korporacio, Huang Zhaoqin decidis pluapaŝan vastigon de la investo, en 2001 Huang Zhaoqin refoje investis 85 milionojn da usonaj dolaroj kaj finkonstruis limigian korporacion Yelian pri tubaj pecoj.

En la procezo de kreo kaj evoluo, la korporacio estas forte subtenata de la registaro de Luanxian. En junio de 2003, la registaro de Luanxian establis industrian zonon de taiwan-aj komercistoj en la nordorienta regiono de la gubernio Luanxian, la zono ankaŭ estas la sola konfirmita provinconivela ekonomia teknika ekspluatejo kun taiwan-a kapitalo kiel ĉefa.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto