Vizitu Forumon

Diĝitaj Aeraj Kameraoj, esploritaj kaj ekspluatitaj de Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

La 30-an de majo de la kuranta jaro, Seriaj Diĝitaj Aeraj Kameraoj SWDC, esploritaj kaj ekspluatitaj de Ĉinio kaj havantaj sendependan intelektan proprieton, estis taksitaj de la ŝtato kaj en junio estis oficiale konigitaj al la merkato. Tio signifas, ke ĉina esploro de aera kameraa mezura instrumento akiris progreson. Karaj aŭskultantoj, kiaj kameraoj SWDC ĝisfunde estas? Kiujn malfacilojn studantoj venkis en la esplorado kaj ekspluatado? Kaj kion SWDC alportos al mezurado kaj mapado? Kun ĉi tiuj demandoj raportistino vizitis Ĉinan Akademion pri Scienco de Mezurado kaj Mapado, kiu esploris kaj ekspluatis la kameraojn, kaj koncernajn personojn.

Karaj aŭskultantoj, mezurado kaj mapado estas la grava baza laboro en la ekonomia kaj socia evoluado, kaj la fako de mezurado kaj mapado kolektis alt-novajn teknikojn. Sekve de la senĉesa evoluado de modernaj sciencoj kaj teknikoj, precipe la rapida evoluado de satelita lokofiksa tekniko, telesensa tekniko kaj tekniko de sistemo de geografiaj informoj, profunde ŝanĝiĝis teknikoj, metodoj de mezurado kaj mapado, formoj de produktoj kaj manieroj de servado. Aera fotografa mezurado ĉiam estas la ĉina ĉefa maniero de farado de mapo, sed relativa malprogresinteco de ekspluatado de speciala komputila softvaro kaj helpaj metodoj de aera fotografa mezurado limigis aplikon kaj ekspluaton de aeraj teknikoj. Por solvi la problemon, Ĉina Ŝtata Buroo pri Mezurado kaj Mapado enlistigis esploron kaj ekspluaton de ŝtata diĝita aera kamerao kiel gravan esploran kaj ekspluatan programon. Vicestro de Ĉina Ŝtata Buroo pri Mezurado kaj Mapado sinjoro Li Weisen konigis:

"Nun en la mondo, nur Usono, Germanio kaj Svisio povas produkti diĝitan aeran kameraon. Naskiĝo de diĝita aera kamerao plenigis mankon, kaŭzitan de imita fotografado. Sed, desegna pensfadeno kaj produktado de fremdlandaj diĝitaj aeraj kameraoj estas faritaj laŭ iliaj teraj trajtoj, nekonformas al ĉina tera trajto kaj la prezo estas tro alta, ĉiu kompleto superis 15 milionojn da juanoj de renminbi."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto