Vizitu Forumon

Ting Bate'er

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

"Mi ne celas multan enspezon, nur esperas, ke la stepo ĉiam verdos kaj homoj ĉiam vivos." 52-jaraĝa Ting Bate'er diris tion. Sinjoro Ting Bate'er estas sekretario de sekcio de Komunista Partio de Ĉinio de la vilaĝo Sarulatuya en la gubernio Abaga de la provinco Xilinguole en la ĉina Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio kaj filo de ĉina major-generalo Ting Mao. Li vivas en la stepo 33 jarojn kaj sin dediĉas al stepa ekologio kaj paŝtista riĉigo.

Nun la vilaĝo Sarulatuya havas abundajn akvon kaj herbojn kaj estas la vilaĝo kun plej bona ekologia kondiĉo en la regiono. Sed en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, troa paŝtado kaŭzis seriozan sabligon kaj rekte kaŭzis malriĉecon de la paŝtejo.

Tiam, Ting Bate'er komencis gvidi paŝtistojn ŝanĝi tradician produktan manieron, bredis ne plu ŝafojn, sed bovojn. Ting Bate'er diris: "Valoro de 5 ŝafoj egalas valoron de unu bovo, unu bovo havas unu buŝon kaj unu ventron, sed 5 ŝafoj havas 5 buŝojn kaj 5 ventrojn. La nombro de niaj ŝafoj disvolviĝis de 30 al pli ol 300, pro tio stepo estis serioze damaĝita. Tial ni devas redukti nombron de ŝafoj."

Ting Bate'er decidis akceli sian planon pri "redukto de ŝafoj kaj pliigo de bovoj", per barilo ĉirkaŭis proprajn 6 000 muojn da stepo, dividis ilin en 9 malgrandajn stepkampojn kaj laŭ sezono alterne paŝtis bovojn kaj ŝafojn. Per "alterna paŝtado" kaj "redukto de ŝafoj kaj pliigo de bovoj", enspezo de la familio de Ting Bate'er senĉese pliiĝis kaj okupis la unuan lokon de la vilaĝo, ankaŭ liaj stepkampoj fariĝis la plej bonaj en la vilaĝo. Vidinte la ŝanĝiĝon de Ting Bate'er, paŝtistoj lernis de li. Ili bredas viandobovojn kaj laktobovinojn, ankaŭ kreis la produktan manieron de "bredado de viandobovoj en fora stepo kaj bredado de laktobovinoj en proksima stepo."

Stepa vivstato de la vilaĝo Sarulatuya eniris en bonan cirkuladon, ankaŭ enspezo de paŝtistoj senĉese kreskis. En la vilaĝo, oni konstruis stacion por kolekte aĉeti bovinan lakton, enspezo de paŝtistoj pliiĝis je duono ol antaŭ nur en la vendado de bovina lakto. Nun jara pokapa meznombra enspezo de la vilaĝo atingis dekmil juanojn, la vilaĝo fariĝis fama riĉa vilaĝo.

En la vilaĝo Sarulatuya, ekzistas 80 familioj kaj pli ol 300 loĝantoj, sed la areo superis 430 kvadratajn kilometrojn. Parolante pri konstruado de nova kamparo, Ting Bate'er diris, ke paŝtejo devas fari malgrandarean kolekton, nome oni devas fari iujn punktojn en iuj raciaj lokoj ĉe vojoj, elektro kaj akvo, ekzemple punkton de bova bredado, punkton de koka bredado kaj punkton de fiŝa bredado, ankaŭ malgrandan prilaboran fabrikon. Pri paŝtado, oni devas alpreni la manieron de "bredado de viandobovoj en fora stepo kaj bredado de laktobovinoj en proksima stepo". Se oni koncentre faros paŝtadon, tio ege damaĝos la stepon.

Pri la konstruado de kuracejo en paŝtejo, Ting Bate'er opiniis, ke oni ne konstruis unu kuracejon en unu vilaĝo, ĉar paŝtistoj loĝas tro malkoncentre, la distanco de loĝejo de paŝtistoj al vilaĝo estas sama kun tiu al urbetoj, samtempe se paŝtistoj vizitos kuraciston en urbetoj, ili ankaŭ faros alian aferon. Tial paŝtistoj ne vizitos kuraciston en vilaĝo, tio kaŭzos malŝparon de riĉfontoj. Li diris, ke oni devas fortigi konstruadon de kuracejoj en urbetoj. Same, paŝtistaj infanoj devas lerni en urbetaj lernejoj.

Ting Bate'er diris, ke oni devas fari ĉion laŭ realo. Serĉo de vero el faktoj estas la esenca karaktero de membroj de Komunista Partio de Ĉinio.

Ting Bate'er naskiĝis en la urbo Huhehaote, la ĉefurbo de Interna Mongolio, li travivis sian ĝojan infanecon en korto de milita regiono. En 1974, 19-jaraĝa Ting Bate'er venis al la vilaĝo Sarulatuya kaj komencis sian aferon en la stepo.

Kiam major-generalo Ting Mao emeritiĝis, oni aranĝis loĝejon en Pekino por li, la maljunulo esperas, ke lia filo Ting Bate'er vivos kun li en Pekino, kaj trovis laboron por Ting Bate'er. Sed Ting Bate'er diris, ke lia kultura grado estas malalta, kvankam la laboro jam estis trovita, tamen li ne povos bone fari. Se li restos en la stepo, li povos ripari traktoron, fari paŝtadon, laŭ paŝtistoj, ĉi tia homo estas plej kapabla.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto