Vizitu Forumon

Penemaj ĉinaj komercistoj en hispana ŝua urbo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

Iuj diris, ke taŭgaj ŝuoj povas porti vin tien, kien vi volas iri. Iuj ĉinaj komercistoj pri ŝuo ŝajne estis gvidataj de ŝuoj al la hispana urbo Elche, kreis aferojn en la loko titolita "eŭropa ŝua urbo", travivis malfacilojn kaj akiris sukceson. Antaŭ 3 jaroj, afero pri "bruligo de ŝuoj" kaŭzis grandan influon al ĉinaj komercistoj. Nun, kiel statas ĉinaj komercistoj kaj ilia negoco? Hodiaŭ ni konigos al vi la staton.

La 16-an de septembro de 2004, por elverŝi sian malkontenton al ĉinaj komercistoj pri ŝuoj, iuj hispanaj manifestaciantoj bruligis 7 kontenerojn da ŝuoj de Chen Jiusong. Vicprezidanto de hispana asocio de elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj sinjoro Zheng Yunxing diris:

"La fajro bruligis pli ol 800 mil eŭrojn de ĉina komercisto. Je preskaŭ 7-a horo posttagmeze la konteneroj ekbrulis, ĝis la 10-a horo antaŭtagmeze de la dua tago ankoraŭ fumis."

Elche sidas en la sudo de hispana aŭtonoma regiono Valencia, ŝua produktado estas ĝia subtenila industrio. Antaŭ kelkaj jaroj, pro relative alta kosto de hispanaj laboraj fortoj, akra konkurenco kun aziaj fakuloj kaj revaluto de eŭro, ŝua produktado gvidata de lokaj komercistoj de Elche alfrontis malfacilon. Aliflanke, iuj ĉinaj komercistoj sinsekve venis al Elche, kreis korporaciojn kaj butikojn, pogrande vendas ŝuojn importitajn el Ĉinio. En konkurenco lokaj komercistoj laŭgrade troviĝas en malfavora loko, tial naskis malkontentan kaj rezistan senton al ĉinaj komercistoj.

Post la bruligo de ŝuoj, la ĉina ambasadorejo en Hispanio ĝustatempe interkonsiliĝis kun la hispana registaro, faris senĉesan klopodadon por kvietigi la aferon kaj protektis rajtojn kaj interesojn de ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj. Rememorante la aferon, ĉindevenulaj komercistoj pri ŝuoj tre indignis pri la bruliga ago, sed ili ankaŭ konis, ke ankaŭ la hispana registaro ne volas vidi la aferon. Antaŭ nelonge, vizitante ĉindevenulajn komercistojn en Elche, ĉina ambasadoro al Hispanio Qiu Xiaoqi montris, ke objektive, la hispanaj popolo kaj registaro estas tre amikaj al ĉindevenulaj komercistoj, la afero de bruligo de ŝuoj en Elche nur estas sola kaj subita afero, ne kontraŭĉina tajdo.

Nun en Elche, negoco de ĉindevenulaj komercistoj estas tre varma. Multaj hispanaj komercistoj pri ŝuoj, eĉ komercistoj de suda Afriko venis ĉi tien kaj elektis ŝatatajn varojn en butikoj de ĉindevenulaj komercistoj. Hispana komercisto pri ŝuoj diris intervjuate:

"Mi loĝas en Valencia, havas kelkajn butikojn pri ŝuoj kaj ledsakoj. Normale ĉiusemajne mi venas ĉi tien kaj faras aĉeton. Ĉi tie, speco estas kompleta, kvalito bona kaj prezaro taŭga."

Antaŭ akra merkata konkurenco, por disvolvi propran aferon en Elche, multaj ĉindevenulaj komercistoj bezonas ne nur penegan klopodadon, sed ankaŭ eniron en la lokan socion. Zheng Yunxing diris:

"Pri la estonta evolua tendenco, la unua estas unuiĝo de ĉinoj, ĉi tio estas la plej ĉefa faktoro de harmonio. Ĉinoj devas unuigi penson kaj konon, konsideri kiel plivastigi kaj disvolvi la merkaton. Tial en la estonteco ni nin apogu al unuiĝo. Due, ni devas, depende de kontaktiĝo kun lokaj sociaj famuloj kaj entreprenoj, amikiĝi kun multaj lokanoj kaj eniri en la lokan socion."

Tio ankaŭ estas la koncepto, kiun la ĉina registaro ĉiam iniciatas, nome ĉindevenulaj komercistoj kaj lokanoj amike kunekzistu, ĉindevenulaj komercistoj eniru en la lokan socion, disvolvu propran aferon, samtempe aktive konstruu lokan ekonomion kaj faru kontribuon al evoluigo de la rilatoj inter Ĉinio kaj landoj, kie ĉindevenulaj komercistoj vivas.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto