Vizitu Forumon

Neŝtataj entreprenoj devas havi "ruĝan karakteron" kaj "verdan karakteron"

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

"Neŝtataj entreprenoj devas havi "ruĝan karakteron" de reciprokado per industrio al la lando kaj laŭleĝa administrado, ankaŭ porti socian devon kaj skulpti "verdan karakteron" de ekologia harmonio kaj media amikeco." Ĝenerala direktoro de grupo Hongdou sinjoro Zhou Haijiang diris tion.

Antaŭ 20 jaroj, 22-jaraĝa Zhou Haijiang rezignis la instruistan postenon en universitato Hehai kaj kune kun sia patro kreis entreprenon, li estis titolita de amaskomunikiloj kiel "la ĉina unua universitata instruisto, kiu sin eksigis, post reformado kaj malfermo". Nun, Zhou Haijiang jam fariĝis moderna entreprenisto, li estas la unua entreprenisto en la ĉina vesta rondo suririnta en kovrilon de gazeto "Forbes" kaj donis prelegon pri administrado en usona universitato Massachusetts Institute of Technology.

"Por disvolviĝo kaj fortiĝo, la ŝlosila punkto estas transformo de partia politika supereco al entreprena disvolva supereco." Zhou Haijiang diris: "De reformado kaj malfermo, politiko de la Partio al neŝtataj entreprenoj estas pli kaj pli malferma kaj klera, ĝustatempa teno de ŝtataj orientilo kaj politiko ĝuste estas la plej bona ŝanco."

En la lastaj pli ol 20 jaroj, la grupo Hongdou disvolviĝis kiel granda entrepreno kun jara produkta kvanto je preskaŭ 15 miliardoj da juanoj, profito kaj imposto je pli ol miliardoj da juanoj kaj 20 mil laborantoj, ĝia negoco tuŝas veston, aŭton, la industrion de doma kaj biena proprietoj kaj biomedikamentpreparado. En 2001, akcioj de Hongdou sukcese eniris en akcian merkaton en ŝanhaja borso. En 2006, la grupo Hongdou funkciigis 15-kvadratkilometran ekonomian ekspluatejon en kamboĝa haveno Sihanouk kaj akiris novan spacon per "marŝo ekstere".

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto