Vizitu Forumon

Rakonto pri Wu Xiaosong

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

En septembro, suzhou-a strato plenas de aromo de dolĉa osmanto. Sinjoro Wu Xiaosong, loĝanta en Suzhou 8 jarojn, jam kutimas al ĉi tia aspekto, li diris, ke septembro en Suzhou estas la plej bona tempo. Matene, rivero silente trapasas la antikvan urbon, la suno langvore verŝas siajn radiojn sur bluajn brikojn, blankajn murojn kaj grizajn tegolojn. Kiel kutime, tra aromo de dolĉa osmanto, Wu Xiaosong venis al suzhou-a nova kvartalo por laboro.

"Kiu?" "Yefang, Yefang ne estas ĉi tie?" "Ĝenerala direktoro Wu, atendu, mi tuj venos."

En korporacio, oni titolis Wu Xiaosong ĝenerala direktoro Wu. En 1999, li revenis el Japanio kaj kreis la mediprotektan korporacion kun la nomo "Aihuan Wushi" en suzhou-a ĝardeno de homoj, lernintaj en aliaj landoj kaj kreantaj entreprenojn.

"En 1998, nia lando havis tre bonan politikon, Suzhou kaj Ŝanhajo havas ĝardenojn por nia kreo de entreprenoj. Nome, se vi estas la homo lerninta en alia lando kaj revenis hejmen, la registaro liveras serian servadon kaj helpas al vi peti registron. Estas tre varme, kvazaŭ antaŭ longe oni atendus vian revenon."

Laŭ difino de la suzhou-a ĝardeno de revenintaj homoj por fondi fabrikon, eksterkapitalaj entreprenoj devas investi pli ol 300 mil usonajn dolarojn, sed de homoj, lernintaj en aliaj landoj, oni postulis nur 65 mil usonajn dolarojn. Cetere, la ĝardeno ankaŭ instalis fonduson por la homoj, lernintaj en aliaj landoj, laŭ programoj liveras helpon, iu programo povas akiri funkciigan kapitalon je milionoj da juanoj. Kvankam la programo de Wu Xiaosong nur akiris 16 mil juanojn, tamen li jam tre kontentas. Li diris:

"En la unua jaro, ni estis liberaj je domlupago. Vizo, manĝaĵo kaj loĝado, problemoj elmetitaj baze estas solvitaj. Tial mi sentis, ke la ĝardeno, precipe la registaro vere faris multajn aferojn por ni kaj entreprenoj de elmigrintaj ĉinoj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto