Vizitu Forumon

Unu tago de ŝanhaja akciulino Sun Yumei

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

Sun Yumei, aĝanta 53 jarojn, estas ordinara ŝanhaja akciulino, ŝia rakonto ne rilatas al "financa legendo". En la kariero pri akcio, la unika admira travivaĵo eble estas, ke ŝi jam eniris en la akcian maron 15 jarojn. Hodiaŭ ni babilos pri rakonto de Sun Yumei.

Kiel multaj ŝanhajaj laborantoj, je la 9-a horo matene Sun Yumei ĝustatempe komencis sian laboron. Kompreneble, ŝi ne bezonas veturi per buso al korporacio, eĉ ne bezonas eliri, ŝi laboras kiel profesia akciulino en la hejmo.

Ankoraŭ ekzistas kelka tempo antaŭ oficiala malfermo de la akcia merkato je la 9-a kaj duono, sed Sun malfermis softvaron pri akcio, kaj aŭdas novaĵojn de la financa kanalo, kaj kune kun sia edzo atendas hodiaŭan malfermon de la akcia merkato.

"Hieraŭ estis informo pri pliigo de interezo de la centra banko, tial hodiaŭ la akcia merkato devas esti malfermita en malalta prezo."

Kiel antaŭkalkulite de Sun, hodiaŭ akcio A en la ŝanhaja akcia merkato estas malfermita malplialte je 78,86, ŝiaj ĉiuj akcioj preskaŭ estas malfermitaj en verdeco. Sed Sun ne tro maltrankvilas.

"Mi jam kutimas kun falo de akcia kurso. En la lastaj tagoj, ĉiufoje la centra banko pliigis interezon, la akcia merkato tute estas malfermita en malalta prezo sed poste pliiĝos."

Antaŭ multaj jaroj, Sun sciis nenion pri akcio kaj tute per sento elektis akcion, nun ŝi jam fariĝis duona specialistino. Ŝi babilis kun la raportisto pri sia komenca travivaĵo pri akcio. Ŝi diris:

"En 1992, mi aĉetis abonan karton, rezulte ricevis unu akcion kaj komencis havi karton de akciulo."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto