Vizitu Forumon

"Itala Sonĝo" de Micheli Patrizio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi italon Micheli Patrizio, kiu strebas al realigo de sia sonĝo en Ĉinio. En la ĉina meza urbo Wuhan, Micheli Patrizio funkciigas italan restoracion kun la nomo "Itala Sonĝo".

La 43-jara Micheli Patrizio naskiĝis en la itala norda urbo Varese. En sia juneco, li difinis al si 3 sonĝojn. Ĉinoj ofte unue kreas karieron poste establas familion, sed laŭ romantikaj italoj, serĉo al taŭga amanto estas pli grava. Tial, la unua sonĝo de Micheli Patrizio ĝuste estas edziĝo al amantino. Kun ĉi tiu sonĝo, li serĉis multajn jarojn, sed akiris neniun, ĝis antaŭ 7 jaroj en Romo, kiam li renkontis Zuo Na, la orientan fraŭlinon kun aparta ĉarmo.

"Ŝia kvieteco profunde altiris min. Kio ajn okazu, ŝi ĉiam estas trankvila. Mi titolas ĉi tian kvietecon ĉina kvieteco. Ŝia maniero en kvieta trakto de afero estas tre malsama al la maniero de ni, okcidentanoj."

En hazarda ŝanco, Micheli Patrizio renkontiĝis kun Zuo Na. Antaŭ 7 jaroj, pro ŝato al okcidenta arto, Zuo Na, kiu kreskis en la urbo Wuhan, decidis lernadon en Italio. Sed, pro introverta karaktero, Ŝi timis kontaktiĝon kun lokanoj, tial ŝia nivelo en la itala lingvo neniel progresiss. Tiam Zuo Na eĉ pensis pri forlaso de la lernado kaj antaŭtempa reveno al Ĉinio.

Ĝuste tiam, ĉina amiko konigis al Zuo Na tre paciencan instruiston de la itala lingvo, li ĝuste estas Micheli Patrizio. Rapide, progresis la lingva nivelo de Zuo Na. Ŝi ankaŭ estis profunde altirita de la romantika italo.

"Laŭ mi, li havas multajn pensojn. Sed mia imago estas nula. Li estas tre sincera. Pro gaja afero li ĝojas, pro malbona afero li doloras."

Tiam Micheli Patrizio ekamis Zuo Na, lia varmo kaj amikeco profunde kortuŝis Zuo Na. Poste ili geedziĝis. Tial la unua sonĝo de Micheli Patrizo realiĝis.

Post 5-jara dolĉa kunvivo, Zuo Na sopiris al la hejmo.

"Wuhan estas mia hejmo, kie mi naskiĝis kaj kreskis, mi havas apartan senton al ĝi. En Italio, la urbo, kie ni loĝis, ankaŭ estas bela. Sed tie mi ne havis la senton de hejmo. Reveninte, mi sentas facilon en la koro. Pri disvolvo de Micheli Patrizio, mi sentis, ke Ĉinio estas tia granda, certe ekzistas multaj ŝancoj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto